El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina oficirino premiita de la libana registaro per "Elstara Virino"

| 2015-11-25
Bookmark and Share

}
Reprezentanto de la libana registaro gratulas Mao Ping.

 

    Matene de la 21-a de novembro en Bejruto, ĉefurbo de Libano, Mao Ping, estro de la medicina taĉmento de la 13-a packonserva trupo de Ĉinio en Libano, ricevis la premion "Elstara Virino", donitan de la libana ĉefministro pro la elstara kontribuo dum plenumo de packonserva tasko en la lando. La premio "Elstara Virino" estas speciala honoro donata de la libana registaro al elstaraj packonservaj armeaninoj.

 


Mao Ping ricevas la ordenon.

 

    Fine de la pasinta majo, Mao Ping atingis Libanon por plenumi packonservan taskon. Ŝi estas la unua oficirino sendita de Ĉinio eksterlanden por plenumi packonservan taskon en la lastaj 25 jaroj. Servante kiel estro de la medicina taĉmento de la 13-a packonserva trupo de Ĉinio, Mao Ping gvidadis la medicinan taĉmenton liveri medicinan servon al la packonservaj oficiroj kaj soldatoj de la portempaj trupoj de UN en Libano kaj donis kuracan helpon al lokaj popolanoj. Kun la aparta afineco de virinoj en Oriento ŝi pozitive transigis "ĉin-stilan rideton", diskonigis ĉinan kulturon kaj teorion de la ĉina medicino. Pro tio ŝi ricevis laŭdon de la komandejo de la portempaj trupoj de UN en Libano kaj tiun de lokaj popolanoj. La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Libano sendis mesaĝon al la ambasadorejo de Ĉinio en Libano por esprimi la laŭdon al la medicina taĉmento de Ĉinio. Bolt Lanos, komandanto de la portempaj trupoj de UN en Libano, nomis Mao Ping "diskonigan ambasadoron de la ĉina kulturo".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments