El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua elektronika rozo en la mondo

| 2015-11-26
Bookmark and Share

 

    La brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke antaŭ ne longe svedaj sciencistoj inventis elektronikan rozon. Ili anstataŭigis de elektronika cirkvito la vaskul-sistemon, kiu sendas al plantoj akvon kaj nutrajn substancojn. En la estonteco tiu elektronika planto eble fariĝos montrilo de medio. Ĝi eĉ povos ŝanĝi siajn kolorojn laŭ instrukcioj de homoj.

 

    Ĝenerale, plantoj transmisias jonojn kaj hormonojn per duonkonduktanta polimero. En organika sistemo la procezo de ilia interfunkciado estas tre malrapida. Gvidataj de profesoro Magnus Berggren, sciencistoj de la laboratorio pri organik-elektroniko de Linkoping-Universitato en Svedio faris studon pri reguligado de la fiziologiaj karakteroj de plantoj.

 

    Kvankam la studo estas en la unuapaŝa periodo tamen ĝi celas utiligi rilatajn teknologiojn en esplorado pri daŭrigebla energia disvolvado kaj pri interfunkciado de plantoj kaj medio. "Laŭ nia kono, ĝis nun ankoraŭ ne estis publikigita scienca artikolo pri elektro, kiu naskiĝis en plantoj," profesoro Berggren diris, "Ni povas komenci vere diskuti pri 'energia planto', enmeti sensoron en plantojn, ni povas ankaŭ utiligi energion formiĝantan en kloroplasto aŭ fari novajn materialojn. Ni utiligas tre perfektan kaj apartan sistemon, kiun posedas plantoj mem."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments