El Popola Ĉinio>头条新闻>

Gvidantoj de landoj en Meza kaj Orienta Eŭropo spertis ĉinan grandrapidan trajnon

| 2015-11-26
Bookmark and Share

    La 25-an de novembro la dutaga 4-a Pintkunveno de Gvidantoj de Ĉinio kaj 16 landoj en Meza kaj Orienta Eŭropo estis fermita post fino de serio da aranĝoj.

 

 

    La lasta programero de la kunveno estis sperti ĉinan grandrapidan trajnon. Matene de la sama tago, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj la gvidantoj de tiuj landoj en Meza kaj Orienta Eŭropo kune veturis de Suzhou al Ŝanhajo per grandrapida trajno.

 

    Je la 11-a horo, la trajno ekveturis de la norda fervoja stacio en Suzhou. Post 5 minutoj ĝia rapideco atingis 301 kilometrojn hore. La trajno, kies maksimuma rapideco estas 307 kilometroj hore, plenumis la veturadon de 91 kilometroj en nur 22 minutoj.

 

 

    La Suzhou-Ŝanhaja Sekcio estas parto de la Ŝanhajo-Ningbo-a Fervojo por grandrapidaj trajnoj, la plej altkvalita interurba fervojo por plej grandrapidaj trajnoj ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en la mondo. Konstruante la fervojon oni devas ne nur garantii normalan funkciadon de la malnova Ŝanhajo-Ningbo-a Fervojo, kiu sidas apud la konstruata, sed ankaŭ solvi teknikan problemon pri konstruo de fervojo sur mola bazo. Oni povas diri, ke tiu fervojo estas la plej bona enkorpigo de ĉinaj avangardaj ideoj pri fervojoj por grandrapidaj trajnoj kaj de tiuj pri maturaj teknologioj de Ĉinio.

 

    La Ŝanhajo-Ningbo-a Fervojo etendiĝas en regionoj ĉe la delto de Jangzio, kies ekonomio estas la plej progresa kaj la plej vigla en Ĉinio. Laŭlonge de la fervojo oni povas vidi modernajn fabrikojn, riĉajn vilaĝojn kaj domegojn en konstruado. Hungara ĉefministro Orbán Viktor kaj Serba ĉefministro Ivica Dacic diris, ke ĉina disvolvado donis al ili profundan impreson, kaj estas admirinda.

 

 

    La komforto kaj stabileco de ĉina trajno ensorĉis tiujn gvidantojn post nur 22-minuta sperto. Pliallogis ilin ĉinaj teknologioj pri grandrapidaj trajnoj kaj iliaj funkcio kaj prezo. Gvidantoj de baltaj landoj esperas kunlabori kun Ĉinio por antaŭenpuŝi konstruadon de fervojoj por grandrapidaj trajnoj en la tri baltaj landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments