El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prove funkciigita plej granda subtera fervoja stacio en Azio

| 2015-11-27
Bookmark and Share

    La 25-an de novembro estis prove funkciigita la fervoja stacio en Futian de Shenzhen, suda Ĉinio, la plej granda subtera fervoja stacio en Azio. Ĝi ekfunkcios fine de la kuranta jaro.

 


La plej granda subtera fervoja stacio en Azio

 

    La tri-etaĝa subtera fervoja stacio estas en la administra, komerca, financa, ekspona kaj informa centro de la urbo Shenzhen. Estis investitaj 3 950 milionoj da juanoj por ĝi kun longeco de 11.4 kilometroj kaj konstruita areo de 147 mil kvadrataj metroj, ekvivalenta al 21 piedpilkaj ludkampoj. En ĝia atendejo estas 1 200 sidlokoj. Post ekfunkciado de la stacio Hongkongo, ĝi estos kunligita kun la ĉeftero per fervojo. Tio havas gravan signifon por plu akceli komunikadon inter homoj de la regionoj kaj interŝanĝon inter la ĉeftero kaj la regionoj Hongkongo kaj Makao en ekonomio, komerco kaj kulturo.

 


La subtera fervoja stacio en Futian en prova funkciado

 

    Rilata respondeculo de la Guangdong-a Fervoja Grupo diskonigis, ke la fervoja stacio en Futian estas la unua subtera fervoja stacio en urbocentro de Ĉinio, la subtera fervoja stacio plej granda en Azio kaj la dua plej granda en la mondo, post la Granda Centra Stacio en Nov-Jorko, Usono. Post funkciado de la Kanton-Shenzhen-Hongkonga Fervojo por grandrapidaj trajnoj, oni povos atingi Hongkongon el Pekino en 9 horoj, el Shenzhen en 15 minutoj kaj el Kantono en 30 minutoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments