El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj kaj sud-afrikaj junaj volontuloj interŝanĝis spertojn pri naturprotektado

| 2015-11-30
Bookmark and Share

    La 17an de novembro en la Teknologia Universitato Tshwane en la sud-afrika urbo Pretorio okazis naturprotekta forumo de ĉinaj kaj sud-afrikaj junaj volontuloj kaj ĉin-sudafrika fotoekspozicio pri sovaĝaj bestoj.

 

 

    La forumo kun la temo "protektado de sovaĝaj bestoj per amo, konstruado de verda hejmo per agado" alvokis junulojn partopreni en protekto de endanĝerigitaj bestoj, prizorgi la naturon, agi konforme al la naturo kaj protekti ĝin. La forumo ankaŭ esperis, ke oni prenos ĝin kiel oportunon por akceli interŝanĝon kaj kunlaboron inter junaj volontuloj de la du landoj, plifortigi la konscion de junuloj pri komuna naturprotekto, kaj aldoni novajn viglecon kaj movforton al la mediprotektado en la tuta mondo.

 

 

    En la sama tago inaŭguriĝis la ĉin-sudafrika fotoekspozicio pri sovaĝaj bestoj. La ekspozicio kunmetis similajn bestojn aŭ endanĝerigitajn speciojn de la du landoj por komparo. Tio akcelis la komprenon kaj aprezon pri raraj sovaĝaj bestoj de la du landoj kaj aldonis la nuancon de ekologia protekto al la Ĉina Jaro en Sud-Afriko.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments