El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oficiale liverita nova pasaĝeraviadilo ARJ21

| 2015-11-30
Bookmark and Share

    La 29an de novembro la pasaĝeraviadilo ARJ21, fabrikita ĉefe de la Ĉina Komerc-Aviadila Kompanio, flugis de Ŝanhajo al Chengdu, kaj tiel ĝi estis oficiale liverita al la Chengdu-a Flugkompanio por uzado. Tio estas nova granda trarompo post la ekfabrikado de la granda pasaĝeraviadilo C919 en la 2a de novembro, kaj Ĉinio unuafoje posedas memfabrikitan pasaĝeran jetaviadilon por enlandaj flugoj.

 

 

    Unua flugo en la venonta februaro

 

    Post tri-monata senŝarĝa provflugado, la aviadilo oficiale ekfunkcios kun pasaĝeroj en la 28a de februaro 2016. La unuaj kvin aviadiloj estos uzataj por la jenaj sep aerlinioj al Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Shenzhen, Xi'an, Nankino kaj Guiyang.

 

    Pli ol 300 mendoj el 21 klientoj

 

 

    Laŭ respondeculo de la Ĉina Komerc-Aviadila Kompanio, ĝi jam ricevis pli ol 300 mendojn de ARJ21 el 21 en- kaj eksterlandaj klientoj. Inter ili, Kongo estas la unua afrika aĉetanto de ARJ21.

 

    En la 15a de junio, dum la 51a Internacia Aviada Ekspozicio en Parizo, la germana flugkompanio Puren subskribis kun la Ĉina Komerc-Aviadila Kompanio interkonsenton pri intenco aĉeti sep aviadilojn ARJ21-700. Dum la 16a Pekina Aviada Ekspozicio, la tajlanda flugkompanio Urbo, la Ĉina Komerc-Avidila Kompanio kaj Lukompanio de la Ĉina Industria kaj Komerca Banko subskribis tripartian memorandon de kompreno por aĉeto aŭ luo de dek aviadiloj ARJ21-700.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments