El Popola Ĉinio>头条新闻>

Daŭras en Pekino germana bazaro por Kristnasko

| 2015-11-30
Bookmark and Share


Ricevo de donaco de "Patro Kristnasko"

 

    Kristnasko estas grava festo en okcidentaj landoj. En la fino de novembro ĉiujare oni malfermas foirojn kaj bazarojn por la festo en diversaj urboj de Germanio. La 28-an de la novembro malfermiĝis la "tradicia" kristnaska bazaro de la lando en la germana ambasadorejo en Pekino. En la bazaro nemalmultaj konataj germanaj entreprenoj starigis sian lignan domon kun kristnaska stilo. En ĝojigaj melodioj de kristnaskaj kantoj, oni povas gustumi varmigitan vinon kaj germanajn bongustaĵojn, kaj ankaŭ ĝui mielkukon, specialan panon kaj festan metiartaĵon.

 


Elekto de aĉetaĵo ĉe budo
 


Produktaĵoj por la festo

    La germana bazaro en Pekino aĝas jam 15 jarojn. En la lastaj jaroj okazigi la festan bazaron fariĝis la "tradicio" de la ambasadorejo de Germanio en Ĉinio. Ĉiujare multaj germanoj kaj pekinanoj venas al la bazaro, kaj la nombro de la vizitantoj superis 6 500 en la pasinta jaro. La tuta enspezo de la bazaro estos uzata por filantropaj celoj en Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments