Ĉefpaĝo

Xi Jinping atingis Parizon por ĉeesti la klimatan konferencon

| 2015-11-30
Bookmark and Share


Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan atingas Parizon. (Foto de Huang Jingwen, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    Je la 3-a horo kaj 30 minutoj posttagmeze de la 29-a de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Parizon, ĉefurbo de Francio. Li ĉeestos la inaŭguran ceremonion de la klimata konferenco laŭ la invito de franca prezidento François Hollande kaj tiu de Laurent Fabius, prezidanto de la klimata konferenco. En la internacia flughaveno Charles de Gaulle en Parizo, Xi Jinping estis bonvenigita de altrangaj ŝtatoficistoj de Francio.

 


Xi Jinping renkontiĝas kun François Hollande. (Foto de Lan Hongguang, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    En la sama tago, Xi Jinping renkontiĝis kun franca prezidento François Hollande. Xi emfazis, ke li ĉeestas la klimatan konferencon por montri al la internacia socio, ke Ĉinio firme subtenas Francion gastigi la klimatan konferencon kaj firme subtenas la konferencon atingi internacian interkonsenton, kiu estos praktigebla por la kontraktantaj partioj. Ĉinio esperas, ke la rezultoj de la konferenco enkorpigos la principon pri komuna sed diferenca respondeco por starigi la sistemon pri traktado de la klimata ŝanĝo post 2020.

 

    Hollande diris, ke la komuna deklaro pri klimata ŝanĝo publikigita de la du ŝtatestroj starigis gravan fundamenton por sukceso de la konferenco. Francio volontas daŭre teni komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio kaj penadi kune kun Ĉinio por sukcesigi la konferencon. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri regionaj aferoj komune zorgataj.

 

    Post ĉeesto en inaŭguraj aranĝoj de la konferenco, Xi Jinping veturos al Zimbabvo kaj Sud-Afriko por fari ŝtataferajn vizitojn en la du landoj. Li prezidos la pintkunvenon de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo en Johanesburgo, Sud-Afriko.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments