El Popola Ĉinio>头条新闻>

La internacia socio laŭdas Ĉinion pro ĝia penado por trakti tutgloban klimatan ŝanĝon

| 2015-12-01
Bookmark and Share

 

    La 30-an de novembro la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo inaŭguriĝis en Parizo, ĉefurbo de Francio. Ĝian inaŭguran ceremonion ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aliaj ŝtatgvidantoj de ĉ. 150 landoj. En sia parolo en la ceremonio Xi Jinping eksplikis opiniojn kaj proponojn de Ĉinio pri regado de la tutgloba klimato.

 

    Samantha Smith, respondeculo de la agado "propono pri tutgloba klimato kaj energio" de la Monda Fondaĵo por Naturo, ĉeestas la konferencon kiel reprezentanto de neregistara organizo. Antaŭ malfermo de la konferenco ŝi estis intervjuita de raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo. Ŝi diris, ke estas laŭdinda la penado de Ĉinio por trakti tutgloban klimatan ŝanĝon.

 

    Laŭ ŝia opinio, estos tre probable, ke dum la konferenco oni atingos interkonsenton, ĉar preskaŭ ĉiuj landoj esperas atingi ian interkonsenton, malgraŭ ke ili havas malsamajn postulojn pri ĝia enhavo.

 

    Smith laŭdis Ĉinion pro ĝia limigo al ellasado de forceja gaso kaj pro ĝia persisto en la principo "komuna sed diferenca respondeco" menciita en la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo. Ŝi diris, ke kvankam Ĉinio estas evoluanta lando, tamen ĝi faris multajn promesojn pri traktado de klimata ŝanĝo, ekz. la "ŝtataj memvolaj kontribuoj" kaj la starigo de "Ĉina Fonduso de Sud-Suda Kunlaboro por Trakti Klimatan Ŝanĝon" per investo de 20 miliardoj da juanoj.

 

    Male, kvankam evoluintaj landoj faris la promeson pri tio, ke ĉiujare ĝis 2020 ili liveras 100 miliardojn da usonaj dolaroj al evoluantaj landoj por ilia traktado de klimata ŝanĝo, tamen laŭ Smith ekzistas granda diferenco inter tiu promeso kaj ĝia plenumo. Ŝi opinias, ke la problemo pri kapitalo estos la unua defio dum la klimata traktado en Parizo.

 

    Smith diris, ke en traktado de klimata ŝanĝo la ĝojiga progreso estas reduktiĝo de disputoj pri tio, ĉu varmiĝas la tutgloba klimato, kaj en energia kampo aperis la revolucia tendenco transformiĝo de fosiliaj fueloj al renovigebla energio. Ŝi diris, ke evoluantaj landoj, kun Ĉinio kaj Hindio kiel ĉefreprezentantoj, faris gravan kontribuon en utiligo de renovigebla energio.

 

    Antaŭ nelonge Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, ricevis skriban intervjuon de raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo. Li skribis, ke Ĉinio ludas "konstruivan kaj pozitivan rolon" en traktado de klimata ŝanĝo. Li skribis ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam ludas "konstruivan kaj pozitivan rolon" dum la traktado por atingi interkonsenton en la klimata konferenco en Parizo. Li kredas, ke Ĉinio daŭre ludos tiun rolon en Parizo.

 

    Laurent Fabius, franca ministro pri eksterlandaj aferoj, diris en la 28-a de novembro, ke Ĉinio prenas agadojn por pliigi pozitivajn signalojn por ke la diversaj flankoj atingu tutgloban interkonsenton pri klimato.

 

    Fabius diris, ke ekde sia ministriĝo pri eksterlandaj aferoj, li 11-foje vizitis Ĉinion. Li vere spertis, ke Ĉinio firme prenas agadojn por trakti klimatan ŝanĝon.

 

    Christiana Figueres, plenuma sekretario de la sekretariejo de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo, diris en la 28-a de novembro, ke multaj landoj prezentis al UN siajn planojn pri reduktado de gas-ellasado. Jam estas sukceso la fakto, ke tiom multe da landoj partoprenis en la agado por trakti klimatan ŝanĝon antaŭ la ĉi-jara klimata konferenco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments