El Popola Ĉinio>头条新闻>

Juano aldonita al speciala montira rajto de IMF

| 2015-12-01
Bookmark and Share

 

    La 30an de novembro la Internacia Mona Fonduso (IMF) agnoskis, ke juano estas unu el la kvin ĉefaj mondaj rezervaj valutoj, paralele kun usona dolaro, eŭro, eno kaj pundo. La decido de IMF ekvalidos en la 1a de oktobro 2016.

 

    Kio estas SDR?

 

    SDR estas la akronimo de la angla termino Special Drawing Right (speciala montira rajto). SDR estis establita de IMF en 1969 kiel internacia rezerva kapitalo por replenigi la mankon de oficiala rezervo de membrolandoj, kaj ĝia valoro estas decidita de la rezervaj valutoj de usona dolaro, eŭro, eno kaj pundo. IMF taksas SDR en ĉiu kvina jaro.

 

    Kian influon ĝi havas?

 

    Nun usona dolaro estas la plej grava rezerva valuto tenata de centraj bankoj de ĉiuj landoj, kaj ĝin sekvas eŭro, pundo kaj eno. En la venonta longa periodo usona dolaro ankoraŭ estos la ĉefa rezerva valuto, kaj juano kiel rezerva valuto ne povos defii la pozicion de usona dolaro.

 

    Investo: pli oportuna por aĉeto de nemoveblaĵoj kaj borsa spekulado eksterlande

 

    Sub la premiso de malfermo de kapitalo kaj financaj kontoj, la aldono de juano al SDR faciligos la aĉeton de nemoveblaĵoj fare de ĉinoj en fremdaj landoj, ĉar oni povos pagi per juano. Krome, aliaj investoj, ekzemple borsa spekulado, financado kaj aĉeto de alilandaj fiskaj obligacioj, fariĝos pli facilaj.

 

    Konsumo: pli facila en aĉetado

 

    Pli facila pago estas unu el la avantaĝoj de juano aldonita al SDR. Ŝanĝi valuton estas kapdoloriga por ĉiuj homoj dum eksterlanda vojaĝo.

 

    Antaŭ la ekiro la vojaĝantoj devas kalkuli la valutkurzon kaj mendi valutŝanĝon ĉe banko; hejmenreveninte ili devas ŝanĝi la fremdan valuton en juanojn, dume ili suferas perdon pro valutŝanĝo kaj la procezo estas komplika. Post la aldono de juano al SDR tia embaraso ne okazos plu. Interŝanĝo de juano kaj fremdaj valutoj estos pli oportuna.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments