El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiu estas la temo de Pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo?

| 2015-12-02
Bookmark and Share

 

    En la 4a kaj la 5a de decembro en Johanesburgo, Sud-Afriko, okazos la Pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo. Tio estos la dua pintkunveno de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo ekde 2006 kaj la unua pintkunveno sur la afrika kontinento.

 

    Liu Guijin, speciala reprezentanto de la ĉina registaro pri afrikaj aferoj, diris, ke la forumo havos tri gravajn punktojn.

 

    Tri retoj kaj industriigo

 

    Unue, la du flankoj antaŭenigos ses projektojn kaj "tri retojn kaj industriigon". "Tri retoj" aludas fervojan reton por rapidaj trajnoj, reton de ekspresaj aŭtovojoj kaj tiun de regiona aviado. "Industriigo" estas kunlaboro en produkt-kapablo. Ĉinio kaj Afriko bezonas unu la alian kaj povas komune profiti de tiu partnereco. Afriko bezonas disvolvi fabrikadon por pliigi laborpostenojn kaj produktaĵan aldonvaloron, dum Ĉinio havas superabundan kaj bonkvalitan produkt-kapablon kaj povas transigi tion al Afriko, tial la du flankoj povas realigi reciprokajn profiton kaj gajnon.

 

    Disvolvado de agrikulturo

 

    Due, Ĉinio antaŭenpuŝos agrikulturan disvolvadon de Afriko por helpi ĝin solvi la problemojn pri manko de manĝaĵoj kaj pri sekureco de nutraĵoj. Ĉinio helpos Afrikon disvolvi kamparon kaj agrikulturon por liberigi ĝin de malriĉeco kaj efektivigi la tagordon de daŭripova disvolvo post 2015.

 

    Altigi la nivelon de publika sano

 

    Trie, Ĉinio helpis la okcidentafrikajn landojn en la batalo kontraŭ Ebola, kaj liveris al ili grandan kvanton da helpoj, kaj en la estonteco Ĉinio klopodos plu por helpi afrikajn landojn plibonigi la publikan san-sistemon.

 

    Distingaĵoj de la forumo

 

    Liu diris, ke la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo malsamas ol la sekvaj Uson-Afrika Forumo kaj Eŭrop-Afrika Forumo, ĉar unue, la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo estas kunlabora platformo kunhavata de la du flankoj; due, la ĉin-afrika kunlaboro estas pli pragmata, kaj ĝenerale la celoj estas pli frue atingeblaj. La pragmateco de Ĉinio ne estas dolĉa vorto, sed realigebla celo; trie, la ĉin-afrika kunlaboro sekvas la principon de egaleco kaj reciproka profito.

 

    Kiel unu el la iniciatintoj de la forumo, Liu opiniis, ke en la pasintaj 15 jaroj de post la starigo de la forumo la plej granda ŝanĝiĝo de la ĉin-afrika kunlaboro estis tio, ke la du flankoj senĉese plivastigis kunlaborajn spacon kaj kampojn kaj altigis la nivelon de kunlaboro. "La kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko faris malgrandan paŝon en tri jaroj kaj mezgrandan paŝon en ses jaroj kaj eble faros grandan paŝon en naŭ jaroj." Laŭ li, la mekanismo de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo fariĝas pli matura, pli pragmata kaj pli perfekta konforme al la postulo de la ĉin-afrika kunlaboro. La forumo estas grava platformo por dialogo inter Ĉinio kaj Afriko, simbolo de la ĉin-afrika kunlaboro kaj mekanismo gvidanta la internacian kunlaboron kun Afriko.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments