El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Unua Pintkonferenco de BRICS-landaj Amaskomunikiloj okazinta en Pekino

| 2015-12-02
Bookmark and Share

 

    La 1-an de decembro en Pekino okazis la Unua Pintkonferenco de BRICS-landaj Amaskomunikiloj. Tio estas la unua dialogo inter altranguloj de la ĉefaj amaskomunikiloj de BRICS-landoj. La pintkonferencon ĉeestis estroj de 25 informaj organizoj, inkluzive de novaĵ-agentejo, ĵurnalo, gazeto, radio-stacio, televid-stacio kaj interreto.

 

    La pintkonferenco havis la temon "Renovigo, Disvolvo, Kunlaboro kaj Fido" kaj tri subtemojn: "La rolo de amaskomunikiloj en antaŭenpuŝo de pli intimaj partneraj rilatoj inter BRICS-landoj", "Profundigo de interŝanĝo kaj kunlaboro inter amaskomunikiloj de BRICS-landoj" kaj "Komplementigo kaj integriĝa disvolvo de tradiciaj kaj novaj amaskomunikiloj". Dum la pintkonferenco oni faris profundajn interŝanĝojn pri la supremenciitaj temoj kaj diskutis ĉefe pri kiel amaskomunikiloj de BRICS-landoj disvolviĝos kaj kunlaboros en la fono, ke la partneraj rilatoj inter BRICS-landoj senĉese intimiĝas kaj novaj amaskomunikiloj vigle disvolviĝas. 

 

    La pintkonferenco aprobis la Pekinan Deklaron de Amaskomunikila Konferenco de BRICS-landoj. En la deklaro, la amaskomunikiloj kiuj ĉeestis la pintkonferencon promesis intensigi kunlaborojn en duflankaj kaj multflankaj raportoj por kune diskonigi la kunlaborojn inter BRICS-landoj; ili konformiĝos al la nova tendenco de disvastigo de informoj kaj antaŭenpuŝos disvolvon per renovigo laŭ la reguloj de disvastigo de informoj kaj disvolvo de novaj amaskomunikiloj; intensigos kunlaboron kaj lernadon inter si mem kaj tiujn kun diverslandaj amaskomunikiloj, profundigos pragmatajn kunlaborojn kaj akcelos fidon inter popoloj por realigi komunan disvolvon laŭ la spirito de la BRICS-landoj: malfermiĝo, torelemo, kunlaboro kaj komuna profito.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments