Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Ŝi atestis la masakron en Nankino

| 2015-12-03
Bookmark and Share


Familiano prizorgas Yan Baozhen ĉe malsanula lito.
 
    La 13a de decembro estas la nacia memortago. Antaŭ ne longe, raportisto vizitis 92-jaran Yan Baozhen, kiu ricevas medicinan traktadon en la Nankina Hospitalo de Tradicia Ĉina Medicino. Ŝi estas unu el la postvivantoj de la Nankina Masakro fare de la japanaj invadantoj al Ĉinio. Nevo de Avino Yan diris: "Ĝenerale, ŝi estas sufiĉe sana, ŝi ne estas surda kaj bone vidas. Ĉiutage ŝi mem preparas sian propran manĝon."
 
    La maljunulino Yan Baozhen ofte diras: "Mi neniam forgesos samlandanojn mortigitajn de japanaj agresantoj nek tiun ĉi historion."
 
    Kiam japanaj trupoj agresantaj Ĉinion faris masakron en Nankino, Yan Baozhen estis 14-jara. Ŝi ankoraŭ bone memoras ke tiun tagon ŝi estis hejme kun siaj patrino, pli aĝa kaj pli juna fratoj, kaj subite aŭdis kriojn "helpon kaj forkuru!" el ekster la fenestro, kaj ankaŭ pafojn el malproksimeco. Je tiu momento, la tuta familio fuĝis tuj. Kiam la familianoj kuris al la proksima porknabina mezlernejo Jinling, Yan Baozhen, ŝiaj patrino kaj pli juna frato povis rifuĝi tie, ĉar ĝi protektas nur virinojn kaj infanojn. Sed ŝia pli aĝa frato sola kun la homfluo daŭre forkuris. Poste, ŝi informiĝis pri tio, ke li, kune kun aliaj homoj, fuĝis en alian strateton kaj ankaŭ japanaj soldatoj tien sturmis, kaj fine neniu el la fuĝintoj en la strateto postvivis.
 
    Dum la masakro japanaj agresantoj forprenis la vivon de ŝia pli aĝa frato, kaj ŝia familio perdis sian fundamenton. Ili rifuĝis ĉien ajn sen fiksa loĝejo, suferantaj malsaton kaj malvarmon. Tio lasis al Yan Baozhen malfacile resanigeblajn vundojn kaj dolorojn en la animo. Ĉiujare la maljunulino iras al la Memorhalo por Samlandanoj Mortigitaj dum Nankina Masakro fare de Japanaj Trupoj Agresantaj Ĉinion por funebri la mortigitajn samlandanojn. Ŝi ĉiam diras al la familianoj: "Kvankam mi postvivas, tamen mi ne povas forgesi la samlandanojn mortigitajn de japanaj agresantoj nek tiun ĉi historion."
 
    La Memorhalo por Samlandanoj Mortigitaj en la Nankina Massakro far la Japanaj Trupoj Agresantaj Ĉinion informis, ke nuntempe, la nombro de postvivantoj de la Nankina Masakro reduktiĝis al pli ol 100 personoj kaj plue ili plejparte estas grandaĝaj, ĝenerale pli-ol-80-jaraj. Pro tio historiaj registroj de atestoj de ĉiu postvivanto de la Nankina Masakro estas konsiderataj pli altvaloraj.
 
Redaktoro: Wang Lihua
 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments