El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝlosilaj vortoj pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko

| 2015-12-03
Bookmark and Share


Xi Jinping atingis Pretorion, ĉefurbo de Sud-Afriko.

 

    En la 2-a kaj la 3-a de decembro ĉina prezidanto Xi Jinping faras ŝtataferan viziton en Sud-Afriko. Ambaŭlandaj ŝtatestroj renkontiĝis kaj interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj aferoj komune zorgataj. Ili atestos subskribon de dokumentoj pri ambaŭflanka kunlaboro. Tio estas la dua ŝtatafera vizito de Xi Jinping al Sud-Afriko en malpli ol 3 jaroj. La vizito plu antaŭenigos la rilatojn inter la du landoj.

 

    La reciproka politika fido senĉese profundiĝas

 

    En 1998 Ĉinio kaj Sud-Afriko starigis diplomatiajn rilatojn. Dum la pasintaj dek kelkaj jaroj la dulandaj rilatoj plifortiĝis per partnereco, strategia partnereco kaj ĉiuflanka strategia partnereco, kaj estas konsiderataj kiel modelo de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, kaj ankaŭ de tiu inter Ĉinio kaj evoluantaj landoj. Dolana Msimang, ambasadoro de Sud-Afriko en Ĉinio, taksas kiel "grandega progreso" la disvolvon de la dulandaj interrilatoj post starigo de la diplomatiaj rilatoj.

 

    Dum vizito en Ĉinio en decembro 2014, sud-afrika prezidento Jacob Zuma subskribis kun Ĉinio la Strategian Planon pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Sud-Afriko en 5-10 Jaroj, kiu montras direkton por plu levi la dulandajn interrilatojn. Ĉiu el la dulandaj ŝtatestroj konsentis teni la interrilatojn de ambaŭ landoj kiel strategian apogpunkton kaj unuecan direkton de siaj eksteraj rilatoj. Tio donis al la interrilatoj novan difinon kaj enhavon.

 

    La ekonomia kunlaboro senĉese profundiĝas

 

    En la lastaj jaroj la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Sud-Afriko rapide disvastiĝas. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Sud-Afrko jam de sinsekvaj 6 jaroj, kaj ankaŭ Sud-Afriko -- la plej granda komerca partnero de Ĉinio en Afriko. En 2014 la komerco inter Ĉinio kaj Sud-Afriko sume atingis 60.3 miliardojn da usonaj dolaroj, 40-oble kreskis kompare kun tiu en 1998. Sud-Afriko estas lando kun la plej granda investo de Ĉinio en Afriko, je ĉ. 13 miliardoj da usonaj dolaroj. La duflanka pragmata kunlaboro senĉese profundiĝas kaj senĉese akiris novajn progresojn.

 

    Nun en Sud-Afriko funkcias pli ol 200 ĉinaj entreprenoj, kies nombro estas la plej granda en afrikaj landoj. Sur kelkaj sudafrikaj fervojoj veturas lokomotivoj produktitaj de Ĉinio. Ĉinaj produktoj estas ŝatataj de sud-afrikaj konsumantoj.

 

    La kultura kaj eduka interŝanĝo senĉese plivastiĝas

 

    Antaŭ pli ol cent jaroj la unuaj elmigrintaj ĉinoj iris al Sud-Afriko nomita "ĉielarka lando". De tiam estis starigitaj kontaktoj inter ambaŭ popoloj. Nun ĉ. 500 mil ĉinoj vivas kaj laboras tie.

 

    Sud-Afriko estas afrika lando kun plej multo da ĉinoj, plej multo da amikaj urboj de Ĉinio, plej multo da ĉinaj turistoj kaj plej multo da ĉinaj studentoj. Krom tio, dum dek kelkaj jaroj post starigo de la diplomatiaj rilatoj estis establitaj amikaj interŝanĝaj mekanismoj inter la dulandaj registaroj, leĝdonaj organizoj, partioj, provincoj, urboj kaj popolaj organizoj, kaj senĉese profundiĝas interŝanĝo kaj kunlaboro de la dulandaj popoloj en turismo, eduko, kulturo, scienco, teknologio kaj en aliaj kampoj.

 

    En la jaroj pasinta kaj kuranta, la du landoj respektive aranĝis "ŝtatan jaron". Tio estas la unua fojo por Ĉinio okazigi agadon pri ŝtata jaro en Afriko. La agado malfermis pordon kaj liveris platformon por antaŭenpuŝi interŝanĝon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Sud-Afriko en diversaj kampoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments