Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Intervjuo: Ilona Koutny, la motoro de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano

| 2015-12-03
Bookmark and Share


D-rino Ilona Koutny, inter Zbigniew Galor kaj la vicrektoro de UAM, Marek Nawrocki, dum la tria Interlingvistika Simpozio.

    En la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), en Poznano, Pollando, ekzistas la nura funkcianta universitata postdiploma studprogramo en Esperanto en la tuta mondo: la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj, kiujn prof-ino Ilona Koutny gvidas ekde la komenco, en 1998. Aliaj iniciatoj ligitaj al Esperanto fojfoje okazas en la universitato, kaj bona ekzemplo de tio estas la Interingvistikaj Simpozioj, kiuj venigas fakulojn el diversaj landoj por prezenti siajn esplorojn. El Popola Ĉinio intervjuis Prof-inon Ilona Koutny tuj post la fino de la tria studsesio de la nuna grupo, okazinta fine de septembro. La sekva studsesio okazos dum la unua semajno de februaro 2016.

 

    RHZ: Ilona, bonvolu prezenti la Interlingvistikajn Studojn: kiel ili komenciĝis kaj pri kio ili temas.

 

    IK: La Interlingvistikaj Studoj startis la unuan fojon en 1998 en la universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando). La studoj estas postdiplomaj, tio signifas ke oni jam devas havi minimume bazan universitatan diplomon, kaj poste dum tri jaroj oni povas studi interlingvistikon, esperantologion kaj tiel plu. Al la programo apartenas ankaŭ la lingvistikaj bazoj, kiuj helpas al la postaj analizaj studoj de esperanto, kaj ankaŭ komunikado, ĉar internacia kaj interkultura komunikado estas la natura fono en kiu oni devas trakti Esperanton.

 

    RHZ: La studoj daŭras tri jarojn kaj estas duonĉeestaj, ĉu?

 

    IK: Ili estas tiel nomataj eksteraj studoj, tio signifas ke la gestudentoj devas aperi nur unufoje por intensa semajno en ĉiu semestro, kaj tio ebligas al ni, kursgvidantoj, prezenti la kursojn en tre konciza formo, kiu helpas poste la studentojn pli lerni hejme, kaj ankaŭ donas eblecon por ekzamenoj. Tio estas malpli agrabla parto por la partoprenantoj, ĉu ne? Sed mi pensas ke en universitato tiu ĉi restado estas la minimumo necesa, kaj krome tiu restado donas eblecon ion travivi kune, aŭskulti prelegantojn kiuj aliel ne farus universitatajn kursojn. Ni havas konatajn esperantologojn kaj lingvistojn kiuj venas, ĉi foje prof. Vera Barandovska prelegis pri interlingvistiko, István Ertl prezentis la trian periodon de esperanta literaturo, en la pasinta jaro ni gastigis profesoron Humphrey Tonkin, kiu prelegis pri nuntempaj problemoj de de esperanto-movado, ktp.

 

    Necesas ankaŭ ke la studentoj havu kontakton kun la aliaj, do tiun veran interkulturan medion. Kiel ni povus nur surpapere studi interkulturan komunikadon, se ne reale kune? Kaj ĉi tie mi devas mencii ke ne nur la prelegantoj venas de diversaj landoj, reprezentantaj universitatan nivelon de Esperantujo, sed ankaŭ la partoprenantoj venas el diversaj landoj. En la nuna grupo partoprenas 6 gestudentoj el Brazilo, tio estas tre rimarkinda afero: Brazilo estas malproksime, sed mi pensas ke la brazilaj interesiĝo, entuziasmo, ankoraŭ povas revivigi la malnovan Eŭropon. Ankaŭ el Eŭropo estas partoprenantoj: el Hispanio tri partoprenantoj, el Svedio, Serbio, Kroatio, Rusio, Ĉehio, Belgio kaj ankaŭ kelkaj el Pollando. Fakte, el 20 nur 4 estas el Pollando, do temas pri vere internaciaj studoj, kaj ili povas ekzisti dank' al entuziasmo de esperantistoj, ĉar ili veturas ĉi tien, malgraŭ ke la studoj estas pagendaj. Ĉi tie mi esprimas nian dankon al ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu helpas per stipendioj al kelkaj gestudentoj. Menciindas ankaŭ la nova formo de varbado kiu okazis por la nuna grupo antaŭ pli ol unu jaro: Edukado.net multe helpis en tio per sia kampanjo, ankaŭ studentoj povis sinprezenti kaj tiel varbi por subteno por siaj vojaĝoj.

 

    Estas grandioza afero, ke iuj pretas veni ĉi tien, elspezi monon por studi, kaj aliflanke estas tre grava afero ke esperantologio kaj interlingvistiko havas sian lokon en universitata metiejo kiu estas unika en la mondo, dank' al la sindediĉo de la instruistoj, de la gestudentoj kaj ankaŭ de tiuj kiuj iel subtenas tiujn ĉi strebojn. Dank' al tio la studoj ekzistas de 17 jaroj kaj la nunaj gestudentoj, la 6-a grupo, estas jam en la dua jaro el la tri.

 


D-rino Ilona Koutny kun la gestudentoj de la nuna studgrupo, septembre 2014

 

    RHZ: Ĉu por studi interlingvistikon en Poznano oni devas esti fakulo pri iu specifa temo?

 

    IK: Ne. Fakte ni akceptas ĉiujn, kiuj plenumas la postulojn: havas universitatan diplomon (pri io ajn) kaj bone parolas Esperanton, ĉar la kursoj okazas en Esperanto, kaj iom da fonaj scioj pri esperanta kulturo estas necesaj. Okazas ankaŭ ekzameneto komence de la kursoj. Niaj kursoj devas plenumi ankaŭ bazan rolon en provizo de vasta kultura kadro de Esperanto, kio fakte mankas en la formado de homoj. Pro tio dum la unuaj du jaroj oni devas lerni studobjektojn kiel esperanta literaturo, esperanta lingvistiko, movadhistorio, planlingvistiko kaj ankaŭ bazoj de ĝenerala lingvistiko kaj komunikado. Tiuj ĉi tri-jaraj studoj estas kompareblaj al la magistraj studoj por diversaj filologioj. En la tria jaro okazas specialiĝo. Unu el la ĉefaj specialiĝoj estas la instruista formado, la alia la internacia kaj interkultura komunikado, sed eblas specialiĝi ankaŭ pri tradukado aŭ pri esperanta lingvistiko, esperanta literaturo kaj interlingvistiko.

 

    RHZ: Ĉu vi pensas ke la diplomo pri interlingvistiko estas pli valora por tiuj, kiuj intencas esplori Esperanton en universitata kariero, aŭ ĝi estas pli valora por la movado mem, ĉar ni konkeris nian spacon en la universitata medio?

 

    IK: Mi pensas ke la studoj havas grandan valoron ĉefe por tiuj, kiuj mem volas ion pli seriozan fari koncerne Esperanton. Mi ĝojas, ke nia studprogramo estas unika, sed mia celo estas ke ĝi ne restu unika kaj ne formortu kun mia foriro, sed ke estu similaj fakoj en aliaj landoj, ke la partoprenantoj disvastigu la akiritajn sciojn kaj daŭrigu mian laboron. La universitata diplomo akirita en UAM povus faciligi iliajn proprajn kursojn, ekzemple nun Fernando Pita, doktoro pri latina filologio en Brazilo, venis ĉi tien kun la celo fondi poste studojn hejme. Alia ebleco, ke tiuj homoj utiligos la akiritajn konojn en la esperanto-movado, ĉar tiu bona rezervo igas ilin pli agi, instrui aŭ partopreni en iu movada aktivaĵo pli altnivele, ĉar ili havas konvenajn konojn.

 

    RHZ: Ĉu vi ŝatus diri ion alian?

 

    IK: Fakte mi multe povus diri, sed iom mallonge, ĝuste ĉar ni partoprenas ArKonEs (Artaj Konfrontoj en Esperanto), mi volas mencii ke estas efika kunlaboro de nia universitata medio kun la lokaj esperantistoj kiuj organizas la kulturan aranĝon ArKonEs. Tio unuflanke donas eblecon al niaj gestudentoj iom amuziĝi post la tutsemajna serioza studado kaj ekzameniĝado, rigardi filmojn, aŭskulti muzikon, danci, ktp., kaj samtempe mem kontribui. El inter la gestudentoj kelkaj kontribuas al la programo, kiel vi mem, Fernando Pita, Suso Moinhos, Felikso Lobo, Johano Derks, Michal Kozinski kaj el inter niaj prelegantoj kontribuis al la programo de ArKonEs Vera Barandovska-Frank, Nicolau Dols (Balearaj Insuloj), Zbigniew Galor, kiu prezentis sian novan libron (UEA en la Konscio de Esperantistoj), ankaŭ Michael Farris, mia kolego, do la kurso kontribuas al la riĉigo de tiu loka programo kaj tiel ArKonEs iĝis la plej bona aranĝo ne nur en Pollando, sed ankaŭ en la ĉirkaŭaj landoj, kiu dum apenaŭ tri tagoj, du tagoj verdire, ofertas tiom da variaj programoj kun tiom da internaciaj partoprenantoj, ke vere indas veni ĉi tien. Do mi povas diri nur ke mi invitas ĉiujn veni al ArKonEs kaj mi instigas tiujn, kiuj pli serioze interesiĝas pri esperantologio kaj interlingvistiko: pripensu ekstudi en Poznano, ĉar en 2017 ni havos denove novan grupon. Ĝis revido!

 

    Por pliaj informoj pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano, oni povas viziti ĝian retejon: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/

 


Studentoj dum la laste okazinta studsesio, en septembro.

 

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments