El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping ĉeestis bonvenigan bankedon de Pintkunveno de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo

| 2015-12-04
Bookmark and Share

 

    Vespere de la 3a de decembro en Johanesburgo, Sud-Afriko, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan ĉeestis bonvenigan bankedon de pintkunveno de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo. Sud-afrika prezidento Jacob Zuma kaj ĉina prezidanto Xi Jinping faris parolojn.

 

    Zuma citis la ĉinan proverbon, ke se homoj kunlaboras, eĉ monto formoviĝos. Li diris, ke la ŝtatgvidantoj partoprenantaj en la pintkunveno devos kunlabori plu por certigi la sukceson de la pintkunveno kaj meti firman fundamenton por la estonta kunlaboro.

 

    Xi atentigis, ke Ĉinio volas strikte kunlabori kun Afriko, elvolvi apartajn avantaĝojn de politika interfido kaj ekonomia interkompletigo inter la du flankoj, kune transformi avantaĝon de la ĉin-afrika amikeco en movforton de reciproka kunlaboro, kune turni la riĉajn naturajn kaj homajn potencialojn en fortojn de ekonomia disvolvado kaj atingojn favorajn al la popoloj.

 

    La pintkunveno okazos en la 4a kaj la 5a de decembro en Johanesburgo. Antaŭ tio la revuo Ĉinio kaj Afriko eldonis specialan numeron pri la pintkunveno. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj sud-afrika prezidento Jacob Zuma sendis mesaĝojn por la speciala numero. La revuo kun franclingva kaj anglalingva versioj, fondita en 1988, estas eldonata ĉiumonate sub la aŭspicioj de la revuo Beijing Review de la Ĉina Internacia Eldona Grupo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments