Ĉefpaĝo

Kian interkonsenton la klimata konferenco en Francio donos al la mondo?

| 2015-12-04
Bookmark and Share

 

    La ĉi-foja klimata konferenco atingos historian interkonsenton pri strikta limigo al ellasado de forcej-efikaj gasoj kaj difinos rilatajn respondecojn de ĉiuj membroŝtatoj de UN post 2020. En siaj paroloj, diverslandaj gvidantoj esprimis esperon pri interkonsento. Laŭ ili ĉiuflanka klopodado, justeco kaj efikeco devas esti ŝlosiloj al interkonsento.

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la interkonsento atingota en Parizo ne estas fina punkto, sed la komenca. La tutgloba penado en traktado de klimata ŝanĝo donis valoran inspiron por ke oni pripensu kaj esploru la tutgloban reg-modelon en la estonteco por antaŭenpuŝi konstruadon de la sorto de la homaro. Ĉinio prezentis sian celon pri "ŝtataj memvolaj kontribuoj". Por realigi sian celon, Ĉinio devos malfacile penadi. Malgraŭ tio, Ĉinio estas firme decidita plenumi sian promeson.

 

    Rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke la nova klimata interkonsento devas esti starigita surbaze de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo. Ĝi devas havi leĝdevigan forton por deteni la evoluintajn kaj aliajn landojn. La evoluintaj kaj evoluantaj landoj devas kune partopreni en plenumado de la interkonsento.

 

    Usona prezidento Barack Obama diris, ke Usono, kiel la plej granda ekonomia ento en la mondo, konscias pri sia rolo en influo al klimata ŝanĝo kaj havas respondecon ĝin trakti. Li opinias, ke oni povas starigi travideblan sistemon por akceli rilatajn landojn plenumi siajn promesojn kaj subteni tiuj landojn, kiuj ne estas kapablaj redukti gas-ellason.

 

    Laŭ Jean-Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, ne sufiĉas nur havi belajn promesojn de diversaj landoj, la mondo bezonas daŭrigeblan klimatan interkonsenton kun deviga forto. La interkonsento devas estis longtempa plano por disvolvi la malmultkarbonan ekonomion. Oni devas regule kontroli plenumadon de la interkonsento.

 

    Japana ĉefministro Abe Shinzo opinias, ke la interkonsento devas havi ne nur longtempan celon, sed ankaŭ komunan mekanismon por ekzameni "ŝtatajn memvolajn kontribuojn".

 

    Brazila prezidento Dilma Rousseff esperas, ke la atingota interkonsento havos "leĝe devigan forton" kaj ne estos nur simpla priskribo de la bela estonteco atendota de diversaj landoj. La nova interkonsento devas enteni konkretajn promesojn kaj rimedojn de diversaj landoj pri traktado de klimata ŝanĝo.

 

    Hinda ĉefministro Narendra Modi emfazis "klimatan justecon". Li proponas, ke la evoluantaj landoj devas havi sufiĉan spacon por disvolviĝi kaj la evoluintaj landoj kaj regionoj devas laŭ historia respondeco plu redukti gas-ellason antaŭ 2020, kaj kiel eble plej rapide plenumi siajn promesojn pri helpo al evoluantaj landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments