El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping kaj Putin gratulis la eldoniĝon de bildalbumo pri la venko de la kontraŭfaŝisma milito

| 2015-12-04
Bookmark and Share


En la eldona ceremonio

 

    Memore al la 70-jara jubileo de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agreso de Japanio kaj tiu de la venko de la Tutmonda Batalo kontraŭ Faŝismo, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj Vladimir Putin, prezidento de Rusio, sendis gratulajn mesaĝojn por la eldoniĝo de la bildalbumo kun la titolo Memori la Historion kaj Kune Gardi la Pacon -- Memoroj pri la Venko de la Tutmonda Batalo kontraŭ Faŝismo.

 

    La albumo kune publikigita de la ĉina eldonejo Ĉinio en Bildoj kaj la rusa novaĵ-agentejo TASS enhavas pli ol 200 historiajn fotojn. La albumo retrorigardas la historion de kuna sindediĉo de la du landoj dum la Tutmonda Batalo kontraŭ Faŝismo, kaj prezentas al la publiko la persistemon de la popoloj de la du landoj en gardado de la paco kaj justeco de la mondo.

 

    Xi Jinping diris, ke dum la dua mondmilito Ĉinio kaj Rusio fariĝis du ĉefaj batalkampoj en Azio kaj en Eŭropo, la ĉina kaj rusa popoloj estis du ĉefaj batalfortoj sur tiuj batalejoj, kaj ili faris neforgeseblajn heroaĵojn por la venko en tiu milito. La popoloj de la du landoj travivis la malfacilojn. Ili kune gardos la pacon kaj akcelos disvolvon, senŝancele defendos la historion kreitan per la sango kaj per la vivo kaj faros pli grandajn kontribuojn al la konstruo de komunumo de la komuna sorto kaj al la paco kaj evoluo de la mondo.

 

    Putin diris, ke la albumo registras la historion pri la batalado fare de la dulandaj popoloj kontraŭ la ruzaj kaj kruelaj malamikoj, reproduktas la scenojn de la heroaĵoj fare de sovetuniaj kaj ĉinaj armeanoj kaj prezentas la sindediĉon de tiuj homoj kiuj amas pacon. Li kredas, ke la albumo certe akiros vastan atenton de la socio, kaj pluapaŝe akcelos la kunlaborojn de Rusio kaj Ĉinio en kulturaj kampoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments