Ĉefpaĝo

"Verda mirindaĵo" de Ĉinio altiras al si atenton en la pariza konferenco pri klimata ŝanĝo

| 2015-12-04
Bookmark and Share

de WANG FANG

 

    La 1-an de decembro laŭ la loka tempo dum la klimata konferenco en Parizo, "verda mirindaĵo" de Ĉinio estis prezentita al la mondo. La prezento estis farita en la kunveno inter la koncernaj flankoj de Ĉinio kaj la faka organizo de UN, kaj samtempe oni publikigis la Raporton pri la Modelo kaj Fruktoj de Kreado de Ekologia Riĉaĵo en la Dezerto Hobq.

 


Wang Wenbiao, prezidanto de la kompanio Elion, dum prelego-farado (Fotita de Wang Fang)
 


Aŭskultantoj (Fotita de Wang Fang)

    La dezerto Hobq, la sepa plej granda dezerto en Ĉinio, havas la totalan areon de 18.6 mil kvadrataj kilometroj, kaj situas en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en norda Ĉinio. Hobq estas dezerto plej proksima al Pekino, la ĉefurbo de la lando. La ĉina kompanio Elion komencis fari rebonigon de la dezerto ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj ĝia sukceso allogis grandan atenton de la mondo. Ĝis nun, Ĉinio jam verdigis dezertojn je 12.7 mil kvadrataj kilometroj (inkluzive de 11 mil kvadrataj kilometroj rebonigitaj kaj pli ol 6 mil kvadrataj kilometroj verdigitaj en Hobq). Rezulte pli ol centmil homoj povis forlasi la malriĉecon kaj miliono da homfojoj ekhavis ŝancon dungiĝi. Precipe gravas, ke stariĝis la modelo de "Kreado de Ekologia Riĉaĵo en la Dezerto Hobq", kiu funkcias kiel dezert-boniga vojo komencita de Ĉinio kaj feliĉiga por la tuta mondo. Ekzemple, oni bonigis la dezerton Taklamakan laŭ la maniero de Hobq, kaj pro la dujara klopodo glicirizoj bone kreskas en tiu dezerto kun maldolĉa akvo. Nun, la modelo disvastiĝas al la dezertiĝantaj landoj kaj regionoj ĉe la "Silka Vojo".

 


Rebonigo de dezerto
 


Parolas s-ino Monique Barbut, plenuma sekretario de la Konvencio de UN pri Batalo kontraŭ Dezertiĝo. (Fotita de Wang Fang)

    S-ino Monique Barbut, plenuma sekretario de la Konvencio de UN pri Batalo kontraŭ Dezertiĝo, diris, ke la perspektivo de la disvolviĝo de la homaro estos decidita de la nunaj stato de la grundo kaj ĝia produktpovo. Oni devas ekkoni la gravecon de la plenumado de rimedoj por adaptiĝi al la klimata ŝanĝo, kaj, meti en la plej grava listo la celojn pri daŭrigebla terregado kaj rebonigo de dezertiĝo. Ĉi-flanke, la modelo de Hobq estas sukcesa ekzemplo.

 


Rebonigita medio en dezerto
 

    La praktikado en Hobq konigas al homoj, ke fakte dezerto povas esti unu el la plej gravaj strategiaj resursoj por la estonta evoluo de la homaro. La regado de la dezertiĝo ludas grandan kaj pozitivan rolon rilate al la tutgloba varmiĝo, kaj estas tiel grava kiel malmultigo de ellaso de forceja gaso. Se oni bone utiligos dezerton, ni povos pli taŭge reagi kontraŭ la klimata ŝanĝo, pli rapide vastigi la vivspacon de la homaro kaj definitive kaj eterne forigi de la homaro malbonan ekologian medion, mizeron kaj militon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments