El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping finis afrikan vojaĝon post sukcesa pintkunveno.

| 2015-12-07
Bookmark and Share


En la Pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping finis kvin-tagan vojaĝon al Afriko sabate post kunprezido de la Pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo.

 

    Xi kaj afrikaj gvidantoj akordiĝis pri altigo de ĉina-afrikaj rilatoj ĝis ampleksa partnereco de strategia kunlaboro en la du-taga Johanesburga Pintkunveno.

 

    Du signifaj dokumentoj, inkluzive de deklaro de la pintkunveno kaj agadplano pri kunlaboro en la venontaj tri jaroj, estis interkonsentitaj de la gvidantoj, starigante brilan perspektivon por ĉina-afrikaj rilatoj.

 

    Ili ankaŭ adoptis pakon de programoj proponitaj de Xi, kiuj celas fortigi ĉina-afrikan kunlaboron kaj subteni la disvolvadon de Afriko en la venontaj tri jaroj.

 

    La 10 ĉefaj planoj ampleksas la kampojn de industriigo, agrikultura modernigo, infrastrukturo, financaj servoj, verda disvolvado, faciligo de komerco kaj investo, redukto de malriĉeco kaj publika bono, publika sano, homaj interŝanĝoj, paco kaj sekureco.

 

    Xi diris en sia prelego en la pintkunveno, ke Ĉinio liveros 60 miliardojn da usonaj dolaroj da monhelpo por certigi la efektivigon de la iniciatoj.

 

(el ĈRI.cn)

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments