El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping elmetis kvin proponojn pri ĉina-afrika kunlaboro

| 2015-12-07
Bookmark and Share

 

    Vendrede en Johanesburgo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis negocan konferencon kune kun gvidantoj de afrikaj landoj kaj elmetis kvin proponojn por pliprofundigi kungajnan kunlaboron inter la monde dua granda ekonomio kaj la plej rapide disvolviĝanta kontineto.

 

    En la altnivela dialogo kun ĉinaj kaj afrikaj negocaj altranguloj dum la kvinan ĉina-afrika entreprenista konferenco, Xi diris al centoj da ĉeestantoj, ke Ĉinio sincere esperas dividi siajn industriigajn spertojn kun afrikaj landoj kaj helpi la kontinenton antaŭenigi sian industriigon per financa, teknika kaj talentula subtenoj.

 

    Xi sugestis, ke Ĉinio kaj afrikaj landoj daŭrigu egalan kaj kungajnan kunlaboron, atingu ĝustan ekvilibron inter principoj kaj profitoj, kaj kune konstruu komunumon de komuna sorto. Li diris, ke ĉina-afrika kunlaboro devas esti ankaŭ malferma kaj inkluzivema, kaj la du flankoj devas bonvenigi la partoprenon de entreprenoj el aliaj landoj, kiuj subtenas la principon de reciproka profito. Li diris, ke dume, Ĉinio kaj Afriko devas fokusiĝi al praktika kunlaboro orientita al kapablokonstruo, kaj Ĉinio volas dividi siajn progresintajn kaj aplikeblajn teknikojn kun Afriko sen rezervo kaj profundigi duflankajn industrian kunlaboron por tiel plibonigi la kvaliton de la afrika laborantaro, krei laborŝancojn kaj altigi pliigi endogenan movforton de la kontinento. Ankaŭ, la du flankoj devas sekvi verdan kaj daŭripovan disvolvadon, kaj Ĉinio helpos afrikajn partnerojn trakti klimatan ŝanĝon, plibonigi mediprotekton kaj trejni profesiulojn en rilataj kampoj. Krome, li sugestis, ke ĉina-afrika Kunlaboro prioritatigu infrastrukturan konstruadon por alporti palpeblajn profitojn al la tuta popolo.

 

(el ĈRI.cn)

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments