El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Niĝerio plivastigos industrian kunlaboron

| 2015-12-07
Bookmark and Share

 

    Vendrede en Johanesburgo ĉina prezidanto Xi Jinping diris en renkontiĝo kun sia niĝeria paralelulo Muhammadu Buhari, ke Ĉinio volas plivastigi industrian kunlaboron kun Niĝerio.

 

    Xi rimarkigis, ke Ĉinio volas helpi Niĝerion satrigi kaj plibonigi sian sendependan industrian sistemon kaj profundigi kunlaboron en la kampoj de infrastruktura konstruado, industriaj parkoj, ekspluato de naturaj resursoj, fabrikado, industria produktkapablo kaj agrikultura modernigo.

 

    La ĉina prezidanto diris, ke Ĉinio kaj Niĝerio devas bone utiligi tradician amikecon kaj ekonomian komplementecon por plifortigi politikan konfidon kaj pliigi amikajn interŝanĝojn en ĉiuj kampoj kaj sur diversaj niveloj.

 

    Ĉinio atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Niĝerio kaj volas labori kun Niĝerio por plani reciprokprofitan kunlaboron inter la du landoj kaj akceli ĉiuflankan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

 

    La ĉina gvidanto ankaŭ proponis, ke la du flankoj fortigu kunlaboron pri sekureco kaj internaciaj aferoj kaj subtenu komunikadon kaj kunordigon pri gravaj tutmondaj kaj regionaj temoj por kune protekti la komunajn interesojn de la evoluantaj landoj, inkluzive de Ĉinio kaj afrikaj landoj.

 

    Buhari diris, ke estas tre grave, ke Niĝerio kaj Ĉinio subtenu striktajn altnivelajn interŝanĝojn. Li akcentis, ke Niĝerio estas dankema por la agrikulturaj kaj infrastrukturaj projektoj konstruitaj en lia lando kun la helpo de Ĉinio, kiuj estas necesaj al la ekonomia kresko kaj plibonigo de publika bonfarto de Niĝerio. Li aldonis, ke lia lando deziras plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en ekonomio, sekureco kaj aliaj kampoj.

 

(el ĈRI.cn)

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments