Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

La antikva urbo Fenikso brile pompas dum la vintraj noktoj

| 2015-12-07
Bookmark and Share

Domaro ĉe la rivero Tuojiang kiu trafluas la urbon
 
    Kiam la vintro venas, la antikva urbo Fenikso (aŭ Fenghuang), fama turisma celo kiu sidas en la provinco Hunan de suda Ĉinio, fariĝas brila kaj pompa dum la nokto. La projekto pri iluminado de la antikva urbo dum la nokto estis oficiale inaŭgurita en 2011. Laŭ la stilo kaj trajtoj de Fenikso, oni bone utiligas la lumigajn aparatojn por montri la lumon jen fortan jen molan, kun la tono jen malvarma jen varma, kun la koloro jen hela jen milda... En noktaj pejzaĝoj kunfandiĝas la monto, rivero, domo, homfiguro kaj kulturo ekster- kaj enurbaj. La ĉarmo sentigas al la vizitanto kvazaŭ vivi en sonĝo. La projekto funkcias kiel plia allogo por en- kaj eksterlandaj turistoj.
1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments