Ĉefpaĝo

La klimata konferenco de Parizo prezentis la projekton de la klimata interkonsento

| 2015-12-07
Bookmark and Share

 

    Tagmeze de la 5-a de decembro la klimata konferenco de Parizo prezentis la projekton de la klimata interkonsento. Dum tiu ĉi semajno, ministroj de diversaj landoj plu diskutos pri ĝi.

 

    La rezulto de la klimata konferenco de Parizo konsistos en la "kerna interkonsento" kaj la "rezolucioj de la konferenco". La klimata interkonsento de Parizo enhavas rilatajn principojn, kadrojn kaj regulojn pri traktado de klimata ŝanĝo post 2020, kaj la rezolucio de la konferenco prezentos detalojn pri plenumado de la rilata interkonsento.

 

    La 21-paĝa projekto havas 26 artikolojn kiuj traktas pri celo, malrapidigo, adaptiĝo, perdo kaj damaĝo, disvolvado kaj transigo de tekniko, konstruado de kapabloj, travidebleco ktp. Kompare al la ĉ. 100-paĝa dokumentaro formiĝinta en Ĝenevo komence de ĉi-jare, tiu projekto havas pli klarajn strukturon kaj lingvan esprimon, kaj precizan difinon koncerne al diversaj temoj.

 

    La klimata interkonsento de Parizo estas la dua dokumento kun leĝdeviga forto kadre de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo. Kompare kun la Protokolo de Kioto, la unua leĝa dokumento kadre de la konvencio, la klimata interkonsento de Parizo havas renovigajn agad-mekanismojn, ekz. "memvolaj kontribuoj" "de la malsupro al la supro". Diversaj flankoj esperas per tio kuraĝigi pli multe da landoj partopreni en la agado pri traktado de klimata ŝanĝo.

 

    La klimata konferenco de Parizo fermiĝos la 11-an de decembro. Laurent Fabius, franca ministro pri eksterlandaj aferoj kaj prezidanto de la klimata konferenco de Parizo, esperas ke diversaj flankoj kun konstruema sinteno akcelos la traktadon por atingi la novan tutgloban klimatan interkonsenton en la 11-a de decembro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments