El Popola Ĉinio>头条新闻>

500 konfuceaj institutoj estis fonditaj en 134 landoj kaj regionoj

| 2015-12-07
Bookmark and Share


Ĝis nun Ĉinio starigis 500 konfuceajn institutojn kaj 1 000 konfuceajn klasĉambrojn en 134 landoj kaj regionoj kun 1,9 milionoj da lernantoj.
 
 
    La 6an de decembro en Ŝanhajo raportisto informiĝis el la deka Konferenco de Konfucea Instituto, ke ĝis nun Ĉinio starigis 500 konfuceajn institutojn kaj 1 000 konfuceajn klasĉambrojn en 134 landoj kaj regionoj kun entute 1,9 milionoj da lernantoj. En la estonteco la institutoj trejnos pli da lokaj instruistoj kaj donos gravecon al kvalito kaj enhavo de la kursoj.

 

    Kun la temo "konformi al postulado kaj antaŭenigi integriĝon kaj disvolvadon", la konferenco altiris 2 300 ĉeestantojn, inkluzive de universitataj rektoroj kaj reprezentantoj de konfuceaj institutoj el 130 landoj kaj regionoj.

 

    Por disvastigi la ĉinan lingvon kaj altigi la influon de la ĉinaj lingvo kaj kulturo, ekde 2004 Ĉinio lernas de la spertoj de Britio, Francio, Germanio kaj Hispanio pri disvastigo de nacia lingvo en fremdaj landoj, kaj starigis neprofitcelajn konfuceajn institutojn en fremdaj landoj por instrui la ĉinan lingvon kaj diskonigi la ĉinan kulturon.

 

    En la lastaj jaroj la Konfucea Instituto starigis ponton de interkompreno inter diversaj popoloj per la ĉina lingvo, altigis sian eduk-nivelon kaj plibonigis administradon. Nun la institutoj, kun 44 miloj da instruistoj ĉinaj kaj fremdlandaj, profesiaj kaj portempaj, kompilis 1 200 ekzemplerojn da diverslingvaj lernolibroj, kaj en la tuta mondo ses milionoj da homoj sin prezentis al ĉinlingva ekzameno.

 

    Prezidanto de la kanada Carleton-Universitato Roseann O'Reilly Runte diris, ke la Konfucea Instituto ne nur instruas la ĉinan lingvon kaj disvastigas la ĉinan kulturon, sed ankaŭ utiligas transkulturan novigon kaj komunan solvadon de internaciaj problemoj en ekonomio, medio, sano kaj aliaj kampoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments