Kristnaskaj lampoj brilas tra la tuta mondo

Ekde novembro diversaj lokoj de la mondo estas ornamitaj per kristnaskaj lampoj. En frosto la lumo donas festan etoson al homoj.

En Bruselo, la lampoj lumigas la Grandan Palacon de la urbo por festa ceremonio, kaj estas ornamita ankaŭ la kristnaska arbo.

En Berlino, sur la strato Unter den Linden la arboj estas lumigitaj, kaj etendas siajn varmajn branĉojn al la nokta ĉielo.


En Tokio, grandioza lamparo havas la nomon "Kanjono de lazuro: valo de bluaj steloj". Por ĝi brilas 270 mil LED-lampionoj celante haltigi eĉ urĝitajn paŝantojn en frosta vento por ke ili ĝuu portempan varmon en romantikeco. La iluminado funkcios ĝis la venontjara Tago de Sankta Valenteno.

Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments