El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bonvenigo al ĉinaj turistoj

| 2015-12-08
Bookmark and Share

    En la kuranta jaro, “ĉinaj turistoj” fariĝis temo en la tuta mondo. Ĉi-jare la nombro de la ĉinoj kiuj vojaĝas eksterlanden por turismo grandiĝos je 16%, tiel ke la nombro unuafoje superos 1.2 cent milionojn da homfojoj. La ĉinaj turistoj alportos grandan komercan profiton al tiuj celataj landoj. Por allogi ilin,multaj landoj plenforte ellaboras diversajn projektojn. 

    Japanio

    Ĉinio fariĝis la plej granda fonto de turistoj al Japanio. Laŭ la statistiko de japanaj amaskomunikiloj pri la konsumo en la periodo de januaro ĝis septembro de la kuranta jaro, ĉinoj totale pagis 57.5 miliardojn da juanoj en la lando. 

    En novembro lastjare, Japanio decidis liberigi la fremdlandajn turistojn je la konsuma imposto, kaj ekde la komenco de tiu ĉijaro ili estas rajtigitaj peti la repagon de la koncerna imposto, se ili pagas pli ol 5 mil japanajn enojn.La 19-an de januaro ĉi-jare, krome, la lando plilongigis la periodon de valideco de multfoja ir-reiravizo de 3 jaroj al 5 jaroj por la ĉinaj turistoj. 

 

    La Korea Respubliko

    De multaj jaroj la Korea Respubliko sidas en la unua vico sur la listo de eksterlandaj turismaj celoj por la ĉinoj. Laŭ la statistiko farita de la korea flanko, inter ĉiuj fremdlandaj turistoj en la Korea Respubliko, la nombro de ĉinoj okupis la unuan lokon kaj ĝi multe superas tiujn de turistoj el aliaj landoj. 

    Laŭ la korea flanko, en la venonta jaro oni ellaboros politikon pri senviza vizito de ĉinoj al la lando. La 30-an de novembro la lando aprobis la Interkonsenton pri Libera Komerco inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko, kaj estas atendate, ke ekvalidos venontjare nova tarif-politiko. Tiam pli ol 90% da produktaĵoj de ambaŭ flankoj povos esti eksportitaj unu de la alia sen tarifo. 

 

    Rusio

    Rusio estas varma celo inter ĉinoj por eksterlanda turismo. Ĉiu ĉina turisto averaĝe pagas 15 mil juanojn en ĉiufoja vizito al Rusio. En 2014 ĉinoj faris konsumadon en la lando je ĉirkaŭ 6.5 miliardoj da juanoj.

 

    Ĉinio kaj Rusio atingis interkonsenton pri senviza vizito de turistaj grupoj. Tiu interkonsento difinis, ke la turisma grupo el minimume 5 ĉinoj povas peti 15-tagan senvizan viziton al Rusio. Estonte turistaj grupoj de ambaŭ flankoj povos resti en la alia lando dum 21 tagoj anstataŭ antaŭaj 15 tagoj, kaj la minimuma nombro de grupanoj malgrandiĝis de 5 personoj al 3 personoj.

 

    Usono

    En 2014 ĉinaj turistoj pagis 152.1 miliardojn da juanoj en Usono. Laŭ la statistiko 90% da ĉinaj vizitantoj faris aĉetadon en la lando, kaj averaĝe ĉiu pagis preskaŭ 70 mil juanojn.

 

    En 2016 ambaŭ flankoj okazigos la "Ĉinan-Usonan Jaron de Turismo", kaj la projekto donos al turistoj de la du landoj diversajn faciligojn. Usono samtempe publikigis sian nacian strategion pri vojaĝado kaj turismo, kiu celas multe disvolvi la koncernan industrion. Nun turismo jam fariĝis grava kreskigilo de la ekonomiaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono.

 

    Aŭstralio

    En 2015 la nombro de ĉinaj turistoj al Aŭstralio kreskas rapide, kaj laŭ prognozo eventuale superos milionon da homfojoj. Ĝis junio ĉinoj jam pagis 7 miliardojn da aŭstraliaj dolaroj en la lando. En la pasinta jaro, la ĉinaj vizitantoj kontribuis 7% de la ekonomia kresko de la lando.

 

    La aŭstralia registaro decidis, ekde 2016 ĉinoj povos peti multfojan vizon kun valideco de 10 jaroj por allogi pli da ripetaj vizitantoj al Aŭstralio. Oni ankaŭ donos ĉiujare 5 mil laborvizojn al ĉinoj, kiuj volas labori en la loka turisma industrio.

 

Redaktoro:XieRuifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments