El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezidanto de la Monda Resursa Instituto: Ĉinio akiris rimarkindan sukceson en disvolvado de malmultkarbonaj urboj

| 2015-12-09
Bookmark and Share

de WANG FANG

 


Ĉeestantoj de la kunveno

 

    "La kampanjo por traktado de klimata ŝanĝo certe sukcesos en urboj." En la kunveno okazinta en la Pavilono de Ĉinio la 3-an de decembro, Andrew Steer, prezidanto kaj ĉefa plenuma oficisto de la Monda Resursa Instituto, diris, ke Ĉinio akiris rimarkindan sukceson en disvolvado de malmultkarbonaj urboj.

 

    Li diris, ke urbanizo de Ĉinio senprecedence plivastiĝas. En la urbaniza procezo Ĉinio alfrontas multajn elektojn.

 

    Donitaĵoj de la Ŝtata Statistika Buroo montras ke en 2014 la ĉinaj loĝantoj en urboj kaj urbetoj okupis 54.77% de la totala loĝantaro de la lando. Tio signifas, ke pli ol duono de la ĉinoj loĝas en urboj kaj urbetoj. La kvanto de karbon-ellasado en urboj kreskos sekve de torentado de kamparanoj al urboj dum la urbaniza procezo.

 

    "Ĉinio faras eksperimenton pri malmultkarbonaj urboj kaj disvolvas kompaktajn, harmoniajn kaj vigloplenajn urbojn," diris Andrew Steer.

 

    Subtenata de la ĉina registaro, la Monda Resursa Instituto starigis kunlaborojn pri malmultkarbonaj urboj kun la urboj Qingdao kaj Chengdu, pri altefika trafiko kun Kunming, pri kolekto de donitaĵoj pri forcej-efikaj gasoj kun Zhejiang-provinco. "Tiuj kunlaboroj estas tre gravaj por ke ni ellaboru politikojn, ankaŭ la donitaĵoj pri malmultkarbonaj urboj estas tre gravaj," emfazis Andrew Steer.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments