El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ruĝaj kraboj kovras la Kristnaskan Insulon, Aŭstralio

| 2015-12-09
Bookmark and Share

    Venas denove la migrada periodo de ruĝaj kraboj sur la Kristnaska Insulo de Aŭstralio. De la fino de oktobro ĝis la komenco de januaro, la ruĝaj kraboj faras la plej gravan laboron: reprodukti siajn idojn. Ili lasas la neston en arbaro kaj migras al la maro por pariĝi kaj ovumi. Laŭ la statistiko, sur la insulo vivas pli ol 12 milionoj da ruĝaj kraboj. Tiu ĉi mirindaĵo allogas milojn da lokanoj. Dum la migrado kiu daŭras kelkaj semajnojn la insulo estas regata de la kraboj el 14 specoj.

 

 

 

 

 

 

 

 

    La celo de la migrado estas reproduktado. Por tion realigi, la kraboj devas forlasi sian komfortan loĝejon kaj grimpi al la maro por trovi partneron kaj meti ovojn. Por homoj, tio estas simpla afero postulanta nur kelkajn minutojn, dum por la kraboj, tio estas la plej granda adventuro en ilia vivo. Ruĝaj kraboj amas vivi en humida kaj malhela loko, kaj eliro el la nesto signifas fronti nekonatan danĝeron. Sekeco estas la unuavica murdisto kontraŭ la kraboj. Se pluvo malfortiĝas aŭ ĉesas, kaj la kraboj rapide mortas pro senakviĝo, se ili ne povas tuj trovi kaŝejon por eviti la sunlumon. Ankaŭ veturantaj aŭtoj povas fariĝi subita katastrofo al la ruĝaj kraboj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments