El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lanĉita la dokumenta filmo Konfuceo, farita de Ĉinio kaj Britio

| 2015-12-09
Bookmark and Share


La dokumenta filmo Konfuceo lanĉita en Kantono
 

    La 7-an de decembro la dokumenta filmo Konfuceo, farita de Ĉinio kaj Britio estis lanĉita en la Ĉina Kantona Internacia Festivalo de Dokumentaj Filmoj. La filmo estis farita de la Ĉina Centra Televida Stacio kaj la brita kompanio Leono. Ĝi estas la unua dokumenta filmo pri Konfuceo farita de Ĉinio kaj alia lando.

 

    La filmo prezentas la vivon de Konfuceo laŭ la temoj: "Pri Konfuceo", "Legendo", "Filozofio", "Perfekta Majstro", "Heredo" kaj "Nuntempo". Yan Dong, ĉefa reĝisoro de la filmo, diris ke por ĝi rilataj homoj faris enketadon, invervjuadon, filmadon kaj muntadon en pli ol du jaroj. Intertempe membroj de la filmo-produkta grupo iris al Usono, Britio kaj al Pekino, Shandong kaj Sichuan de Ĉinio. Ili vizitis la monton Nishan, kie Konfuceo naskiĝis, por kontroli kian influon Konfuceo donis al lokanoj. Sekvante piedsignojn de arkeologoj, ili esploris la ruinaĵojn de la urbo Gucheng de la princolando Lu dum la periodo Printempo kaj Aŭtuno (770 a.K. -- 476 a.K.); ili vizitis antikvajn tombojn de Han-dinastio (a.K. 206 -- 220 p.K.) por serĉi rakontojn pri renkontiĝo de Konfuceo kaj Laocio kaj faris interŝanĝon kun mondfamaj esploristoj pri konfuce-anismo. Pri kunlaboro inter la dulandaj filmistoj, Yan Dong diris: "Dum pli ol du jaroj la ĉina kaj brita filmo-produktaj grupoj faris utilan kunlaboron kaj senĉese interŝanĝis opiniojn laŭ la ideo 'harmonio en diverseco', kiu vere realiĝas per la filmo.

 

    Konfuceo naskiĝis en 551 a.K., antaŭ 2 566 jaroj. La de li kreita konfuce-anismo, kaj lia penso, kiu disvolviĝis surbaze de konfuce-anismo, havas profundan influon sur la ĉina civilizacio kaj ili estas grava parto de la tradicia ĉina kulturo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments