El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wuzhen gastigos la 2-an Mondan Interretan Konferencon

| 2015-12-10
Bookmark and Share


La antikva urbeto Wuzhen

 

    Matene de la 9-a de decembro en la gazetara konferenco de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Lu Wei, direktoro de la Ŝtata Interreta Informa Oficejo, anoncis, ke la 2-a Monda Interreta Konferenco okazos de la 16-a ĝis la 18-a de decembro en la urbeto Wuzhen, Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio. La konferenco havas la temon "Interkunigo kaj interkomuniko, kuna divido kaj kuna regado -- kune konstrui sorton de interreto".

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la konferencon kaj faros prelegon. Ĝin ĉeestos ankaŭ 8 fremdlandaj gvidantoj inkluzive de rusa ĉefministro Dmitry Medvedev, pakistana ĉefministro Nawaz Sharif, kazaĥa ĉefministro Karim Masimov, kirgiza ĉefministro Akylbek Sariyev kaj taĝika ĉefministro Kokhir Rasulzoda.

 

    La konferencon ĉeestos pli ol 2 mil gastoj el pli ol 120 landoj kaj regionoj. Inter ili estas respondeculoj de pli ol 20 internaciaj organizoj kaj pli ol 600 gvidantoj de interretaj entreprenoj, famuloj de interreta medio, fakuloj kaj erudiciuloj.

 

    Krom la inaŭgura kaj ferma ceremonioj, dum la konferenco okazos 10 forumoj kaj 22 diskutoj pri diskonigo de interreta kulturo, renovigo kaj disvolvado de interreto, kunlaboro kadre de cifera ekonomio, normo pri interreta teknologio, regado de interreto kaj aliaj fokusaj temoj. Dum la konferenco oni aranĝos ekspozicion pri interreto por montri progresintajn teknologiojn pri disvolviĝo de interreto en Ĉinio kaj en aliaj landoj, kaj la plej novajn atingojn en tiu kampo.

 

    Wuzhen en la urbo Tongxiang, Zhejiang-provinco, havas historion de 1 300 jaroj. Ĝi estas antikva akv-urbeto kaj unu el la ses antikvaj urbetoj sude de Jangzio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments