Serengeti en nokto
En la 8-a de decembro, Mark Gee, fotisto, kaptis per sia fotilo aron da ĝirafoj sub la Lakta Vojo kiam ili paŝis sur la herbejo Serengeti, Tanzanio, Afriko. Li estis speciale permesita eniri nokte en la nacian parkon Serengeti, akompanate de kelkaj masajoj. Tie ne estas ĝenoj de lampoj, kaj pro tio li facile sukcesis foti la galaksion, eĉ brulantan fajron malproksiman kaj aron da ĝirafoj paŝantaj en la nokta mallumo.





Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments