El Popola Ĉinio>头条新闻>

"BASIC-landoj" prezentis komunan vidpunkton pri klimata interkonsento

| 2015-12-10
Bookmark and Share

 

    La 8an de decembro en Parizo la ministra intertraktado eniris la duan tagon kadre de la klimata konferenco. La "BASIC-landoj", nome Ĉinio, Brazilo, Barato kaj Sud-Afriko, publikigis komunan komunikaĵon, subtenante atingon de klimata interkonsento ampleksa, egala, ambicia kaj jure deviga. Ili postulas, ke evoluintaj landoj plenumu juran devon, efektivigu devontigon liveri al evoluantaj landoj financan, teknikan kaj kapabl-konstruan subtenojn en traktado de klimata ŝanĝo, kaj plifortigu la subtenon post 2020.

 

    La komunikaĵo mencias, ke laŭ spirito de konstruemo, aktiva kunlaboro kaj flekseblo la kvar landoj vokas al ĉiuj partioj montri sin flekseblajn, forigi diverĝojn kaj atingi en la difinita tempo klaran, simplan kaj koheran tekston de interkonsento kun leĝa efiko.

 

    La komunikaĵo emfazas, ke la pariza interkonsento devas esti sub la Kadra Kunvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo, sekvi la principojn "komuna sed distinga respondeco" kaj "laŭ respektivaj kapabloj", por fortigi efikan efektivigon de la interkonsento.

 

    La kvar landoj opinias, ke la principo komuna sed distinga respondeco ne povas redukti klopodojn de ĉiuj partioj, male, ĝi pavimos vojon por altigi la efikecon de la tutmonda klimata agado.

 

    Ili urĝas evoluintajn landojn promesi kaj efektivigi la ambician kaj kvantecan celon de redukto de forcej-efikaj gasoj koncerne al la tuta ekonomia sistemo, kaj iom post iom altigi financan subtenon al evoluantaj landoj por traktado de klimata ŝanĝo surbaze de la jara sumo de 100 miliardoj da usonaj dolaroj post 2020.

 

    Krome, la kvar landoj esperas, ke la pariza interkonsento agnoskos, ke adaptiĝo al klimata ŝanĝo estas tutmonda respondeco. Ili proponas, ke artikoloj pri adaptiĝo al klimata ŝanĝo estu enskribitaj en la interkonsenton kaj ekvilibrigos la enhavojn pri emisi-reduktado kaj adaptiĝo.

 

    La kvar landoj ankaŭ subtenas starigi mekanismon por monitori efektivigon de la interkonsento kaj tutflanke taksi emisi-reduktadon, adaptiĝon kaj efektivigon de ĉiuj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments