El Popola Ĉinio>头条新闻>

Anticipa eksponado pri antikva Ĉina Imperio en Aŭstralio

| 2015-12-10
Bookmark and Share

 

    La 8-an de decembro okazis anticipa eksponado en la Nacia Biblioteko de Aŭstralio kun la titolo de Ĉiela Imperio: la vivo en Ĉinio dum 1644-1911. Inter la eksponaĵoj estas mirinda desegnaĵo. Ĝi kun la longeco de 6 metroj kaj larĝeco de 60 centimetroj temas pri la desegnado de konstruaĵoj por la imperiestra kortego en la dinastio Qing (1644-1911). La longa bildo apartenas al serio da dokumentoj pri antikvaj ĉinaj konstruaĵoj desegnitaj de la familio Lei kiuj nun konserviĝas en la Nacia Biblioteko de Ĉinio. La bilda dokumento per la ĉi-foja eksponado estas prezentata por la unua fojo en fremda lando. La ekspozicio kunorganizita de la du naciaj bibliotekoj oficiale estos malfermata al la publiko de la 6-a de januaro ĝis la 22-a de majo en 2016.

 

 

    La supre menciita familio Lei, estas nomata ankaŭ "Yangshi (Modelo) Lei". Tiu longhistoria familio desegnis la kortegajn konstruaĵojn de la dinastio. En la antikveco de Ĉinio, oni nomis la modelojn, desegnaĵojn kaj aliajn dokumentojn por io farota kiel "Yangshi (modelon)". Kvinono de tiuj ĉinaj konstruaĵoj, kiuj enlistiĝis kiel mondaj heredaĵoj, estis desegnitaj de la membroj de la familio en kiu 7 generacioj herede superrigardis la konstruadon de palacoj kaj ĝardenoj ekde ĝia fondinto Lei Fada. En 2007 la dokumentoj faritaj de la familio estis enlistigitaj en la programon Memoro de la Mondo de UNESKO.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments