Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Por ke li povu renkontiĝi kun familianoj dum vintro

| 2015-12-11
Bookmark and Share

 
    Li Qingchun, laboranto en akvo-utiliga stacio de konstrua korpuso en Xinjiang, ĉe nordokcidenta landlimo, gardas akvon kaj patrolas laŭ akvo-kanalo. Lia laborejo troviĝas meze de dezerto, kie malofte videblas homoj, kaj pli ol 20 kilometroj for de la korpusa ĉefsidejo. Vintre, neĝo blokas la vojon, kaj nur ĉeval-sledo povis esti uzata de li kiel trafikilo. Pro tio, Li Qingchun malofte povis renkontiĝi kun siaj familianoj.
 
    En malfrua aŭtuno de 2015, Chen Ruijun, sekretario de la komisiono por disciplina inspekto de la Ĉina Ŝtata Dekoracia Grupo Kompanio Limigita (China State Decoration Group Co., LTD), vizitis Li Qingchun kaj lian familion. Kortuŝita de Li pro lia sindonemo al dezerto dum dekoj da jaroj, li verkis, post sia reveno al Pekino, artikolon titolitan "Mi serĉis spurojn de juneco", kiun aperigis sur siaj retejoj la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, Ĉina Junulara Reto kaj aliaj gravaj amaskomunikiloj. La artikolo vekis vastan atenton de la socio. S-ro Hong Gang, ŝanhaja entreprenisto, memvole kontaktiĝis kun Chen Ruijun, esperante donaci motorsledon al Li Qingchun por faciligi lian veturadon dum vintro kaj ebligi al li pli ofte reveni hejmen. Danke al diversaj klopodoj, motorsledo estis transportita al la akvo-utiliga stacio ĉe nordokcidenta landlimo, kie laboras Li Qingchun.
 
 

 
    La ceremonio por transdoni la ŝlosilon de la motorsledo okazis antaŭ la korpusa ĉefsidejo.
 
    Ĉi tiu motorsledo montriĝis tre konvena al Li Qingchun, kaj por la vivo kaj por la laboro. Dum la ceremonio, gvidanto de la korpuso esprimis, nome de Li Qingchun, sinceran dankon al s-ro Hong Gang kaj al diversrondaj personoj, kiuj havas simpation al Li Qingchun kaj al la korpuso.
 

 
    Li Qingchun diris: "Motorsledo solvis por mi multajn praktikajn malfacilojn, antaŭe mi ĉiam uzis ĉeval-sledon, kiu postulas pli ol 10 horojn por hejmenreveni. Sed nun, la motorsledo permesas al mi ŝpari multe da tempo. Ekde nun mi pli energie laboros en mia laborposteno. Nu, mi kore dankas tiujn simpatiajn personojn! "
 
    La motorsledo donacita de simpatiaj homoj el loko fora je miloj da kilometroj realigis la revon de la akvo-gardisto en dezerto ĉe la landlimo en nordokcidenta Ĉinio pri facilaj veturado kaj renkontiĝo kun familianoj en frosta vintro. Tio ne nur montras atentemon kaj zorgemon de tiuj, kiuj laboris en la korpuso por helpi Xinjiang en ties konstruado, sed ankaŭ de tiuj, kiuj alportas varmon al homoj en tiu malvarma vintro.
 
Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments