El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina sciencistino Tu Youyou ricevis Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino

| 2015-12-11
Bookmark and Share


Sveda reĝo donis Nobel-premion al Tu Youyou en Stokholmo la 10-an de decembro.

 

    La 10-an de decembro laŭ la loka tempo en la Koncerta Halo de Stokholmo, Svedio, okazis ceremonio por doni Nobel-premiojn. Ĉina sciencistino Tu Youyou ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino. Tiu estas la unua Nobel-premio pri scienco ricevita de ĉina sciencisto pro esplorado en Ĉinio, kaj ankaŭ la plej alta premio ricevita de ĉino en medicina kampo kaj tiu de ĉinaj atingoj pri medicino kaj medikamentoj.

 


Tu Youyou ricevis Nobel-premion la 10-an de decembro

 

    Reprezentanto de la Komitato de Nobel pri Fiziologio aŭ Medicino, konigis atingojn de Tu Youyou kaj aliaj du premiitaj sciencistoj William Campbell kaj Satoshi Omura. Poste la sveda reĝo Gustaf, la 16-a, donis al Tu ateston, medalon kaj monpremion. La ĉeestantoj gratulis ŝin per aplaŭdado.

 


Tu Youyou kaj ŝia edzo Li Tingzhao en la vesperbankedo okazinta en la urbdomo de Stokholmo la 10-an de decembro

 

    Tu ricevis duonon de la jara fiziologia aŭ medicina monpremio de 8 milionoj da svedaj kronoj (ĉ. 920 mil usonaj dolaroj), kaj la alia duono estis donita al William Campbell kaj Satoshi Omura.

 

    En la ceremonio oni donis ankaŭ premiojn pri fiziko, kemio, literaturo kaj ekonomiko al rilataj premiitoj. La ceremonion ĉeestis pli ol 1 300 personoj, inkluzive de membroj de la reĝa familio de Svedio, aŭtoritatoj kaj personoj de aliaj rondoj.

 

    Tu Youyou, apotekistino, naskiĝis en 1930. Dum multaj jaroj ŝi esploradis ĉinajn medikamentojn kaj kunigon de ĉinaj kaj okcidentaj medikamentoj. Kune kun siaj kolegoj ŝi malkovris kaj sintezis substancon el verda artemizio, kiu savis la vivon de milionoj da homoj en la mondo, speciale en evoluantaj landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments