El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fine atingita la Pariza Interkonsento

| 2015-12-14
Bookmark and Share


Ban Ki-Moon (meze de la unua vico), Laurent Fabius (la 2-a de dekstre en la unua vico), franca prezidento François Hollande (la 1-a de dekstre en la unua vico) kaj aliaj ŝtatoficistoj levas la manojn por gratuli aprobon de la Pariza Interkonsento.

 

    Je la 7-a horo kaj 26 minutoj vespere de la 12-a de decembro laŭ la pariza tempo, post 24-hora prokrasto, en la lasta plena kunveno de la klimata konferenco de Parizo, Laurent Fabius, prezidanto de la konferenco kaj franca ministro pri eksterlandaj aferoj, levis la verdan marteleton kun la emblemo de la konferenco kaj deklaris la naskiĝon de la mejloŝtona Pariza Interkonsento. Tio simbolas la ĝisnunan plej gravan paŝon en la tutgloba procezo por traktadi klimatan ŝanĝon.

 

    "Ŝtataj kaj registaraj gvidantoj de ĉirkaŭ 150 landoj ĉeestis la inaŭguron de la konferenco, pli ol 180 landoj prezentis dokumentojn pri memvolaj kontribuoj kaj ni atingis rezulton post 13-taga intertraktado. Do ĉiuj delegitoj povos reveni al sia lando kun la kapo levita, ĉar ni prenis sur nin la grandegan historian respondecon," larme diris Laurent Fabius.

 

    Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de UN, diris: "Ni jam eniris en la novan epokon de tutmonda kunlaboro por trakti klimatan ŝanĝon, kiu estas la plej komplika afero alfrontata de la homaro. Ĉiuj landoj en la mondo uzos komunan metodon por komuna celo. Tio okazas por unua fojo en la historio, iam estis neimagebla kaj nun estas nekontraŭstarebla."

 


Laurent Fabius levas marteleton kaj deklaras naskiĝon de la Pariza Interkonsento.

 

    La Pariza Interkonsento havas 29 artikolojn kiuj traktas pri celo, malrapidigo, adaptiĝo, perdo kaj damaĝo, kapitalo, tekniko, kapabligo, travidebleco, inventaro pri agadoj de diversaj landoj ktp. Laŭ la interkonsento, diversaj flankoj partoprenos en la agado pri traktado de klimata ŝanĝo per memvolaj kontribuoj; evoluintaj landoj plu reduktos ellason kaj pligrandigos subtenon de kapitalo, tekniko kaj kapabligo al la evoluantaj landoj por doni al ili helpon en malrapidigo kaj adaptiĝo de klimata ŝanĝo; ekde 2023 oni faros inventaron pri tutgloba agado en ĉiu 5-a jaro por ke diversaj landoj plu prenu rilatan metodon kaj intensigu internacian kunlaboron por realigi la longtempan celon. Laŭplane, tiu interkonsento estos subskribita de gvidantoj de diversaj landoj en aprilo 2016.

 

    La klimata konferenco de Parizo allogis al si ĉ. 10 mil membrojn de la 195 subskribintaj landoj kaj delegitaroj de la Eŭropa Unio, 14 mil reprezentantojn de ĉ. 2 mil neregistaraj organizoj de la mondo kaj pli ol 3 mil registritajn raportistojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments