El Popola Ĉinio>头条新闻>

Arkeologia eltrovo pruvas 5 000-jaran ĉinan civilizacion

| 2015-12-14
Bookmark and Share


Jada hakilo

 

    La 12an de decembro publikiĝis Raporto pri Arkeologia Prifosado en Taosi, Xiangfen, Shanxi-provinco (1978-1985) post longtempa laboro de kelk-generaciaj arkeologoj. La raporto vekis grandan atenton de la arkeologia rondo.

 


Plato kun draka desegnaĵo

 

    Gao Wei, ĉefredaktoro de la raporto kaj esploristo de la Arkeologia Instituto sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris tiutage en Seminario pri Arkeologia Ejo de Taosi kaj Taosi-kulturo, organizita de la menciita instituto, ke la raporto kompilita de kelkaj arkeologoj kaj teknike analizita laŭ 15 temoj prezentas akademian modelon kiu kombinas prahistorian arkeologion kun moderna tekniko en Ĉinio.

 


Observatorio

 

    La arkeologia ejo kun la areo de pli ol tri milionoj da kvadrataj metroj situas en la urbeto Taosi, je sep kilometroj nordoriente de la gubernio Xiangfen, la urbo Linfen en suda Shanxi-provinco. En la periodo de 1978 ĝis 1985, la provinca teamo de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj la gubernia kultura administracio kunlabore elfosis tie multajn delikatajn objektojn, inkluzive de argilaĵo, ŝtona instrumento, muzikilo, ujoj por oferado kaj ornamaĵo. Precipe la malkovro de kupra sonorilo kaj simboloj similaj al ideografiaĵoj vekis atentojn de enlandaj kaj eksterlandaj specialistoj kaj havigis valorajn materialojn por la esploro pri origino de la ĉina civilizacio kaj etiketo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments