El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion alportos al ni la Monda Interreta Konferenco?

| 2015-12-14
Bookmark and Share

 

    Parolante pri la Monda Interreta Konferenco, multaj homoj eble volus demandi, ĉu ĝi rilatas al ni? Fakte ĝi havas rilatojn kun ĉiuj, precipe kun interretanoj. Se vi interretumas aŭ komputile aŭ poŝtelefone, vi ne povas neglekti interretan sekurecon nek interretan medion.

 

    La Dua Monda Interreta Konferenco, kiu okazos de la 16a ĝis la 18a de decembro en Wuzhen de Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio, proponos kunan partoprenon kaj kunan regadon kaj certe antaŭenpuŝos solvadon de la supre menciitaj problemoj.

 

    Kompreneble la misio de la ĉiujara interreta konferenco ne estas limigita nur al tiu ĉi nivelo. Do, kion ni vidos en la konferenco? Dek forumoj, 22 temoj pri disvastigo de interreta kulturo, novigo kaj disvolvado de Interreto, kunlaboro de cifera ekonomio, teknikaj normoj de Interreto, regado de Interreto kaj aliaj atentindaj topikoj. Alivorte, krom regado de Interreto, estas ankaŭ disvastigo de la interreta kulturo, novigo kaj disvolvado de Interreto ktp.

 

    Pli ol 260 firmaoj el Eŭropo, Usono, Azi-Pacifiko, Latin-Ameriko kaj aliaj landoj kaj regionoj partoprenos en la konferenco. Ni vidos senstiristan veturilon internaci-nivelan el la kompanio Baidu, la plej novan inteligentan interret-aŭton el la kompanio Volvo, virtual-realan kameraon de la kompanio Nokia, altrapidan kaj sekuran vifion, liveritan de la plej granda movebla interreta kompanio de Latina Ameriko por Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj...

 

    Kiel unu el la plej gravaj inventaĵoj de la 20a jarcento, interreto ŝanĝas la mondon en tergloban vilaĝon, kaj profunde ŝanĝas la vivon. Kiel la antaŭa ŝanĝas la malantaŭajn? La ŝanĝo estas enkorpigo de novigo kaj kreado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments