El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino la Internacia Forumo pri Edukado de Tradukistoj kaj Interpretistoj 2015

| 2015-12-15
Bookmark and Share

de CHEN JI

 

 

    En la 12-a kaj la 13-a de decembro okazis en Pekino la Internacia Forumo pri Edukado de Tradukistoj kaj Interpretistoj 2015, organizita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la Ĉina Tradukista Akademio. Pli ol 350 gastoj ĉinaj kaj alilandaj el la rondoj de eduko, traduko, ĵurnalismo kaj fakaj organizoj, tradukaj entreprenoj, investaj organizoj, registaraj instancoj k.s. partoprenis en la inaŭguro.

 

    La forumo, kies temo estis "Trejnado al Tradukistoj kaj Interpretistoj kaj Ilia Dumviva Edukado" daŭris du tagojn. Ĝi konsistis el kvar sub-forumoj kaj unu rondtabla kunveno. La sub-forumoj traktis pri institucia kaj post-institucia edukado de tradukistoj kaj interpretistoj, sci-strukturo kaj kapablo-progresigo, problemoj kaj defioj en trejnado de alt-nivelaj tradukistoj kaj interpretistoj, disvolvo de traduka kaj interpreta teknikoj kaj de tradukistoj kaj de interpretistoj.

 

    Lastjare, pro la konstanta profundiĝo de la socia kaj ekonomia disvolvoj, evidentiĝis la breĉo de tradukistoj kaj interpretistoj, precipe de la altnivelaj. La nuna kondiĉo de tradukistoj kaj interpretistoj ne kapablas kontentigi la socian postulon. Surbaze de tio, la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la Ĉina Tradukista Akademio konstruis platformon por akademiaj interŝanĝoj inter fakuloj, edukistoj kaj profesiuloj en tiu kampo.

 

    En la forumon venis fakuloj kaj profesiuloj el la sekretariejo de la Ununiĝintaj Nacioj, Internacia Asocio de Konferencaj Interpretistoj, Internacia Konferenco de Universitatoj kaj Kolegoj pri Tradukado kaj Interpretado, Postdiploma Lernejo pri Tradukado, Interpretado kaj Lingva Edukado de la Middlebury-Instituto de Internaciaj Studoj en Monterey, Postdiploma Lernejo de Parizo III, Alta Lernejo pri Traduko kaj Interpreto de la Ŝtata Universitato en Moskvo. Krome partoprenis en la forumo ankaŭ tradukistoj el la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, tiuj el la Ĉina Internacia Eldona Grupo, el la Ĉina Tradukista Akademio, el entreprenoj ĉinaj kaj alilandaj, kaj fakuloj el fakaj organizoj kaj similaj instancoj. Lernantoj el ĉirkaŭ 70 famaj altlernejoj pri tradukado kaj interpretado vizitis la forumon kaj vaste diskutis pri klerigado, disvolvado kaj postdiploma edukado de tradukistoj kaj interpretistoj.

 

Redaktoro: Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments