El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj amaskomunikiloj: Ĉinio helpis akceli atingon de Pariza Interkonsento

| 2015-12-15
Bookmark and Share


La klimata konferenco de Parizo

 

    Fremdlanda amaskomunikilo raportis, ke la 12-an de decembro Francio, gastiganto de la klimata konferenco de Parizo, publikigis la 31-paĝan "finan tekston" de la Pariza Interkonsento pri traktado de klimata ŝanĝo por ricevi aprobon de la 195 landoj partoprenantaj en la intertraktado kun la celo, ke la tutgloba ekonomio malaltigu la konsumadon de fosiliaj brulaĵoj.

 

    Voice of America: ĉina kaj usona ŝtatestroj pozitive antaŭenpuŝis kunlaboron

 

    La 12-an de decembro, la retejo de VOA Radio raportis, ke laŭ informo el la Blanka Domo, la 11-an de decembro usona prezidento Barack Obama kaj ĉina prezidanto Xi Jinping telefone diskutis pri la klimata konferenco de Parizo. Ili ambaŭ opinias, ke la konferenco estas grava ŝanco por stimuli diversajn landojn de la mondo kune penadi por trakti la defion pri klimata ŝanĝo. Ili promesis, ke la traktadaj reprezentantoj de la du landoj daŭre faros intiman kunlaboron en Parizo kaj penados kune kun aliaj landoj por atingi ambician klimatan interkonsenton.

 

    South China Morning Post: nekredebla estas la ŝanĝo de Ĉinio

 

    La 11-an de decembro la retejo de la hongkonga ĵurnalo South China Morning Post raportis, ke en 2009 Ĉinio estis nomita "aĉulo" dum la klimata konferenco de Kopenhago. Tiam Ĉinio respondis: "Ni estas evoluanta lando". Per tiu kialo ĝi evitis respondecon pri kunlaboro. Post akra kverelo kun Usono, Ĉinio rifuzis subskribon de iu ajn interkonsento kun deviga forto.

 

    La raporto mencias, ke post 6 jaroj Ĉinio revenis kaj komencis ludi rolon de klimata kondukanto. Se la klimata konferenco de Parizo estus konkurso, do Ĉinio estas unu el la konkursantoj. La ĉina registaro forlasis la pasintecon kaj havas novan komencon.

 

    En la internaciaj aferoj, Ĉinio pruvas, ke ĝi ne timas montri sian intencon. Antaŭ la klimata konferenco de Parizo, Ĉinio estis unu el la unuaj novaj grandaj landoj, kiuj prezentis dokumentojn pri memvolaj kontribuoj por trakti klimatan ŝanĝon. Ĉinio prezentis rilatan dokumenton en junio, malplifruiĝis ol la Eŭropa Unio kaj Usono je tri monatoj, tamen plifruiĝis ol Brazilo, Sud-Afriko kaj Hindio, kiuj prezentis sian dokumenton respektive en septembro, septembro kaj oktobro.

 

    La raporto diras, ke tio estas nekredebla kaj vidigis al ni la novan landon, kiu havas tute malsamajn opiniojn pri klimata ŝanĝo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments