El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 2-a Monda Interreta Konferenco Okazos en Wuzhen kun saĝaj elementoj

| 2015-12-15
Bookmark and Share

    La 16-an de decembro la 2-a Monda Interreta Konferenco inaŭguriĝos en Wuzhen, antikva urbeto ĉe akvo, kun multe da saĝaj elementoj.

 

    Saĝa konferenco

 

 

    Dum la 2-a Monda Interreta Konferenco oni uzos "nubo-sistemon de administrado de la konferenco" kaj virtualan kunvenejon. Elŝutinte aplikaĵon, ĉeestantoj de la konferenco povos ĝustatempe koni ĝian tagordon, informojn pri trafiko, vetero, restoracioj kaj hoteloj de Wuzhen. Ili ankaŭ povos voki laborantojn de la konferenco per "unu klavo" de tiu aplikaĵo.

 

    Saĝa publika servo

    Saĝa veturado

 


Lokano en luo de biciklo per WeChat (Fotita de Huang Zongzhi, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, la 10-an de decembro)

 

    En Wuzhen oni lanĉis saĝan funkciadon de publikaj bicikloj per la teknologio de du-dimensia kodo. En la urbeto estas 26 ejoj por lui publikajn biciklojn, 61 remizoj por bicikloj kaj 8 servo-budoj. Oni povas lui biciklon per kodo-skano kaj pagi mon-garantion per WeChat, kiu estos redonita post redono de la biciklo.

 

    Saĝa turismo

 

 

    La saĝa aplikaĵo de Wuzhen kolektis preskaŭ ĉiujn informojn, kiujn turistoj bezonas. Per ĝi oni povas ricevi informojn pri trafika stato de la vojoj ĉirkaŭ vidindejoj, poŝtelefone mendi hotelojn, gastejojn kaj eĉ koni la nombron de vizitantoj en vidindejo.

 

    Saĝa vivado de maljunuloj

 


Informoj pri 94-jara maljunulo montrataj sur la saĝa platformo (Foto de Huang Zongzhi, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    En Wuzhen oni starigis informan platformon por servi al maljunuloj, tio favoras al 15 mil lokanoj. Utiligante interretan teknikon oni liveras servon al tiuj maljunuloj eĉ en ilia hejmo.

 

    Saĝa administrado

 


Wuzhen-ano en sperto de la saĝa inform-budo funkciigita antaŭ nelonge (Fotita de Huang Zongzhi, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, la 10-an de decembro)

 

    En Wuzhen per la formo "unu du-dimensia kodo por unu domo" oni starigis la bankon pri informoj de la vilaĝanoj por faciligi komunikadon inter vilaĝanoj kaj vilaĝaj kadroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments