El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Sud-Koreio intertraktos pri mara demarkacio

| 2015-12-16
Bookmark and Share

 

    La 14an de decembro, Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris en la regula gazetara konferenco, ke la 22an de decembro en Seulo, Ĉinio kaj Sud-Koreio unuafoje kunsidos por intertraktado pri mara demarkacio inter la du landoj.

 

    Hong diris, ke en julio 2014 dum la vizito de la ĉina prezidanto Xi Jinping en Sud-Koreio, la du landoj publikigis komunan deklaron, anoncante ke ambaŭ flankoj komencos intertraktadon pri mara demarkacio. Por efektivigi la interkonsenton inter la landaj gvidantoj, ambaŭ flankoj konsentis komenci la unuan etapon de intertraktado pri mara demarkacio en Seulo en la 22a de decembro. Liu Zhenmin, estro de la ĉina delegacio por la intertraktado pri mara demarkacio inter Ĉinio kaj Sud-Koreio kaj vicministro pri eksterlandaj aferoj, gvidos delegacion al Sud-Koreio por la intertraktado kun sia sudkorea paralelulo Cho Taeyul.

 

    La intertraktado por justa kaj racia solvado de la demando pri mara demarkacio havas gravan signifon por konservi pacon kaj stabilecon en la maro inter la du landoj, fortigi kaj disvolvi amikecon kaj partnerecon inter la du landoj. Tio plene enkorpigas la konsekvencan opinion de Ĉinio, ke ĝi volas solvi disputojn kun rekte koncernataj landoj per intertraktado kaj konsiliĝo surbaze de historiaj faktoj kaj laŭ internaciaj leĝoj.

 

    Hong esperis, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio starigos bonan ekzemplon de traktado al similaj demandoj por regionaj landoj per justa kaj racia solvado de la disputo pri maraj rajtoj kaj interesoj surbaze de amika konsiliĝo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments