Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Juna ekspedisto: liaj vivo kaj juneco estas nenio alia ol kurado sur vojo

| 2015-12-16
Bookmark and Share

    Aĉeto per interreto jam fariĝis vivmaniero de ĉinoj. Estas mirinda la nombro de ĉinaj ret-aĉetantoj kaj la vendosumo de surretaj produktaĵoj. La 11-a de novembro ĉiu-jare estas aĉet-festivalo. Tiu-tage ĉi-jare, la vendosumo de la retejo Taobao superis 90 miliardojn da juanoj. Tion ebligis ne nur retbutikoj kaj retumantoj, sed ankaŭ amaso da ekspedistoj.

 

    La interreta epoko liberigis la "manojn" de konsumantoj kaj faris ekspedistojn "portistoj". Ili respondecas pri klasado, kontrolmarkado kaj skanado de ekspedaĵoj, iliaj enmeto en veturilojn kaj distribuo... Malantaŭ sendo de ĉiu unuopa ekspedaĵo estas penado kaj ŝvitoj de ekspedistoj.

 


Xu Xiaxia

 

    La junulo, pri kiu ni parolos en tiu ĉi artikolo, portas okulvitrojn kun nigra kadro kaj havas gracian kaj ĝentilan vizaĝon. Li diplomiĝis el la Ĉina Universitato de Minaĵoj kaj Teknologio en Xuzhou-provinco. Ĉiutage li ir-reiras en stratoj kaj stratetoj kaj kuretas inter etaĝdomoj el ŝtalstangoj kaj cemento malgraŭ severa malvarmo de la vintro kaj sufoka varmo de la somero. Li nomiĝas Xu Xiaxia, ordinara ekspedisto, kiu naskiĝis en la 1990-aj jaroj. Ŝajnas al li, ke lia vivo kaj juneco estas nenio alia ol kurado sur vojo.

 


Xu Xiaxia elektas ekspedaĵojn, kiujn li devas distribui.

 

    Antaŭ unu jaro, la 25-jara Xu Xiaxia ekokupiĝis pri distribuo de ekspedaĵoj. De tiam li estas ligita kun "okupiteco". Ĉiutage je la 5-a horo li ellitiĝas, ĉar je la 6-a horo kaj 30 minutoj li devas atingi la kompanion Yuantong en Jiaozuo, Henan-provinco, dek kelkajn kilometrojn for lia loĝejo, por klasi ekspedaĵojn, kiujn li devas distribui.

 

    Veturante al klientoj per triciklo Xu Xiaxia de tempo al tempo respondas telefonvokojn de klientoj. Ili aŭ urĝas lin sendi la ekspedaĵojn menditajn de ili, aŭ petas lin preni ekspedaĵon por forsendo. Li ĉiam portas du poŝtelefonojn por ke pli multe da klientoj povu kontakti lin, kaj por ne perdi kontakton kun ili, se unu el la poŝtelefonoj ne funkcius pro senŝargiĝo.

 


Xi Xiaxia portanta grandan ekspedaĵon
 


Xu Xiaxia veturanta sur strato per ruĝa triciklo
 

    Haltiginte sian triciklon, Xu Xiaxia ĉiam kuretas al klientoj por doni al ili ekspedaĵojn, ĉar antaŭ la tagmezo li devas findistribui la ekspedaĵojn, kiujn li prenis ĉe la kompanio matene. Je la 1-a horo kaj 30 minutoj posttagmeze li devas preni la duan kolekton de sendotaj ekspedaĵoj en la kompanio. "Foje mi devas piediri al superaj etaĝoj portante ekspedaĵon kun la pezo de kelkdek kilogramoj. Se iuj klientoj ne estas hejme, mi devas kelkfoje viziti ilin. Post fino de la unutaga laboro mi havas muskol-doloron tutkorpe." Parolante, Xu Xiaxia viŝis ŝvitojn sur la frunto. Tiam eĉ eta spuro de studenta "delikateco" ne videblas ĉe li.

 


Xu Xiaxia survoje al la kompanio por transporti prenitajn ekspedaĵojn tage

 

    Post la 6-a horo vespere, kiam multaj homoj vespermanĝas, Xu Xiaxia ankoraŭ triciklas sur stratoj, ĉar li devas transporti ekspedaĵojn prenitajn tage ĉe klientoj al la kompanio por ke ili estos transportitaj al rilataj lokoj dum la nokto. Do li povas atingi hejmon nur post la 9-a horo vespere. Okaze de "specialaj periodoj" kia la 11-a de novembro, la nombro de ekspedaĵoj estas kelkoble pli granda ol tiu en ordinara tempo. Tiam Xu devas atingi la kompanion je la 4-a horo kaj reveni hejmen post la 1-a horo nokte.

 

    Antaŭ ol eklabori kiel ekspedisto Xu Xiaxia iam servis kiel ministo, meblo-projektisto, desegnisto de teknika desegnado helpata de komputilo. Tamen pri ĉiuj tiuj laboroj li okupiĝis nur por kelkaj monatoj. Parolante pri la nuna laboro, li diris kun seriozeco: "Ĉiu homo havas malsamajn revon kaj celon, ĉiu profesio havas sian disvolvan direkton. Laŭ mi la profesio de ekspedisto estas tre taŭga por mi, mi penege laboras kaj tamen samtempte ĝuas la laboron."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments