El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj ombrofiguroj en Kazaĥio

| 2015-12-16
Bookmark and Share

    En Almaty, plej granda urbo de Kazaĥio, okazas ekspozicio de ĉinaj ombrofiguroj kune aranĝita de la Centra Nacia Muzeo de Kazaĥio kaj la Xi'an-a Muzeo pri Kulturo de Tang-dinastio (618-907). La ekspozicio havas la temon "La Historio de la Silka Vojo". La eksponataj 19 ĉinaj ombrofiguraj verkaroj vive prezentas multajn historiajn personojn de antikva Ĉinio, kiaj la unua imperiestro de Qin-dinastio (221 a.K. -- 207 a.K.) Jing Ĝeng, imperiestrino Wu Zetian kaj aliaj imperiestroj de Tang-dinastio Taizong kaj Xuanzong, Xue Rengui ktp., kaj historiajn rakontojn pri ebriiĝo de unuaranga imperiestra kromedzino kaj pri ekstermo de ses regnoj far la regno Tang. Krom ombrofiguroj, estas eksponataj ankaŭ fotoj kaj skribaĵoj pri la historio kaj disvolvado de la ĉina ombroarto. La ekspozicio celas diskonigi al kazaĥanoj la ĉinan ombroarton kaj ĝian historion. Ĝi daŭros ĝis la fino de decembro.

 


La ekspozicio pri ĉinaj ombrofiguroj okazanta en Almaty, Kazaĥio
 


Sub gvido de instruistino, geknaboj vizitis ĉinajn ombrofigurojn en Almaty, Kazaĥio, la 11-an de decembro.
 


Kazaĥaj infanoj en vizito al la ekspozicio la 11-an de decembro
 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments