El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Dua Monda Interreta Konferenco

| 2015-12-16
Bookmark and Share


Ĉina prezidanto Xi Jinping prelegas en la inaŭguro.

 

    La 16an de decembro en Wuzhen de Zhejiang-provinco inaŭguriĝis la Dua Monda Interreta Konferenco kun la temo "interligita mondo kunhavata kaj regata de ĉiuj -- konstrui komunumon de komuna estonteco en Interreto". Ĉina prezidanto Xi Jinping faris parolon en la inaŭguro.

 

    Xi prezentis kvin-punktan proponon pri konstruo de interreta komunumo de komuna estonteco: unue, akceli interretan infrastrukturan konstruadon de la mondo por interligo kaj kunlaboro; due, forĝi interretan platformon de kulturaj interŝanĝoj; trie, antaŭenpuŝi novigon kaj disvolvadon de interreta ekonomio por komuna prospero; kvare, konservi interretan sekurecon por orda disvolvado; kaj kvine, konstrui sistemon de interreta regado por egaleco kaj justeco.

 


En la inaŭguro

    Kompare kun la lasta konferenco, la ĉi-jara estas pli grandskala. Duono de la pli ol 2 000 ĉeestantoj venas el fremdaj landoj, kaj inter ili estas ok ŝtatgvidantoj kaj preskaŭ 50 ministraj oficialuloj.

 

    Krom inaŭguro kaj ferma ceremonio, kadre de la konferenco estas dek forumoj, 22 diskuttemoj pri disvastigo de interreta kulturo, novigo kaj disvolvado de Interreto, kunlaboro de cifera ekonomio, teknika normo de Interreto, regado de Interreto kaj aliaj atentataj. Krome, la ekspozicio "Interreta Lumo" plene montras la plej freŝajn teknikojn kaj la plej novajn atingojn de disvolvo de interreto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments