Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Estis lanĉita libro pri la amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio

| 2015-12-17
Bookmark and Share

de prof. Saeed Ahmad

 

    La 25-an de novembro 2015, la libro en la angla lingvo You and Us (Vi kaj Ni) estis lanĉita en Islamabado, la ĉefurbo de Pakistano.

 

    La ceremonio estis aranĝita en la luksega hotelo Marriott de Islamabado fare de la ĉina ambasado en Islamabado kaj la Pakistana Instituto de Pac-studoj. La halo de la hotelo pleniĝis de pakistanaj eminentaj verkistoj, ĵurnalistoj kaj subtenantoj de la amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio. Ĉeestis en tiu ĉi ceremonio ankaŭ granda delegacio de iamaj ĉinaj ambasadoroj kiuj servis en Pakistano.

 


S-ro Lu Shulin (maldekstre) kaj la aŭtoro

 

    S-ro Lu Shulin, iama ĉina ambasadoro al Pakistano, parolis pri sia laboro kompili la libron. Li diris, ke ne estis tiel simpla aŭ facila afero prepari tiun ĉi tre gravan libron, kiu estas plena de rakontoj pri la rilatoj inter Pakistano kaj Ĉinio verkitaj de pli ol 20 ĉinoj. Li restis dum 20 jaroj en Pakistano kaj el siaj spertoj li rimarkigis, ke ĉiuj pakistananoj, kian regionan lingvon ili parolas aŭ al kiu provinco ili apartenas, amas Ĉinion sen ia dubo. La amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio estas kiel pura akvo. Li diris, ke kien ajn en Pakistano li iris, la loĝantaro amis lin, fakte ili amas Ĉinion kaj dum lia restado en Pakistano pakistananoj ĉiam bonvenigis lin per la tre famaj du salut-esprimoj de la ĉina lingvo "Ni hao kaj xie xie [prononcu: ŝje ŝje]" (saluton kaj dankon). Li diris, ke eĉ hodiaŭ en liaj oreloj resonas tiuj samaj frazoj, kiujn li iam aŭdis.

 

    Laŭdoj al la ĉef-kompilinto

 

    La ĉefaj parolantoj aplaŭdis la laboron de la ĉef-kompilinto, s-ro Lu Shulin, por kompili la libron.

 

    S-ro Muŝahid Hussain Sjed estas la prezidanto de la parlamenta komisiono pri la pakistan-ĉinaj rilatoj. Li parolis pri la valoro de tre profundaj rilatoj inter la du landoj. Jam de longe li estas tre aktiva por fortigi la rilatojn inter ili. Li aplaŭdis la agadojn de la eksaj ambasadoroj de Ĉinio, kiuj pasigis sian labor-tempon en Pakistano. Kaj samtempe li multe laŭdis la agadojn de la tre fama pakistana eks-ministro pri eksteraj rilatoj, s-ro Sheikh Akram Zaki, kaj li honore vokis lin la ĉefa konstruinto de la pakistan-ĉinaj rilatoj. Li ankaŭ aplaŭdis la poezian lertecon de s-ro Lu Shulin, kiu verkis kelkajn poemojn en la urdua lingvo.

 

    Alia eksa ĉina amabasadoro al Pakistano, s-ro Zhao Lijian diris, ke se vi amas Ĉinion, vi devas ami ankaŭ Pakistanon. Li diris ke ĉinoj amas la tutan mondon sed por Pakistano ili havas specialajn kaj apartajn sentojn. Li diris ke la Ĉin-Pakistana Ekonomika Koridoro fortigos ambaŭ landojn.

 

    D-ro Riffat Hussain , specialisto pri internaciaj rilatoj, esploris la kaŭzojn pri la "konfido-disvolviĝo" inter la du landoj.

 

    Poste iama pakistana ambasadoro en Ĉinio, s-ro Inam ul Haq, diris, ke la libro verkita de eks-ambasadoroj de Ĉinio en Islamabado certe montras al ni la nivelon de la konfido inter la gvidantaro kaj la loĝantaro de la du landoj. La tre bona afero inter la du landoj estas tio, ke la ĉinaj gvidantoj neniam devigis siajn decidojn al la pakistanaj ekvivalentuloj. Li diris ke tiel forta estas la nivelo de konfido inter la du landoj.

 


De maldekstre s-ro Lu Shulin, la aŭtoro kaj s-ro Fu Jun, instruisto de la ĉina lingvo en la Nacia Universitato de Modernaj Lingvoj.

 

    La dulanda amikeco pli altas ol K2

 

    Fine s-ro Ahsan Ikbal, ministro pri planado de Pakistano, parolis pri la valoro de la libro. En sia parolado li aplaŭdante ripetis tre faman diraĵon, ke la amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio estas pli alta ol K2, la dua plej alta monto en la mondo, kiu sin trovas ĉe la landolimo inter la du landoj. La pinto de K2 estas limigita kaj oni povas tuŝi ĝin, sed la amikeco inter la du landoj estas ne tuŝebla, estas pli alta kaj plialtiĝos de tago al tago.

 

    K2 kunligas la du landojn tre forte. Kiel K2 staras firme sur la tero, same staras firme la amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio.

 

    Ĉe le fino, tre estimata ambasadoro de Ĉinio, s-ro Suno Weidong en sia parolado diris, ke la rakontoj kolektitaj en la libro reflektas la verajn sentojn de la amikeco inter la du landoj kaj lumigas la estontecon de ilia kreskanta strategia kunlaboro. Li diris, ke li profunde sentis, ke la amikeco inter la du landoj estas enradikiĝinta en la koroj de la du nacioj kaj fluas en iliaj vejnoj, iĝante valora spirita trezoro de plej multaj homoj. La ĉina-pakistana amikeco, li diris, gajnas aplaŭdon kaj ĝuas popularan publikan subtenon de ambaŭ flankoj. Li diris, ke la libro estas donaco de la jaro, kiun li esperis ke ĝi povos plibonigi interkomprenon kaj kunlaboron je homaj-al-homaj niveloj. Vivu "la ĉina-pakistana amikeco"!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments