El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Zamenhofa Tago en Nepalo

| 2015-12-17
Bookmark and Share

de Pradip Ghimire

 

    Samkiel en antaŭaj jaroj, ĉi-jare Nepala Esperanto-Asocio festis Zamenhofan Tagon.

 

 

 

    Partoprenis en ĝi 34 homoj, kiuj estas membroj de la Nepala Esperanto-Asocio, Nepala Esperanto Junulara Organizo kaj la junuloj kiuj jam finis bazan kurson de Esperanto. S-ro Bharat Kumar Ghimire (Ĝenerala Sekretario de NEspA) gvidis la programon. S-ino Indu Devi Thaplaya (Prezidanto de NEspA), S-ro Mukunda Pathik (KAEM-ano), S-ro L.P Agnihotri (Renkontiĝo Ĉefo) lumigante kandelojn omaĝis al Zamenhof. Poste sekvis himno de Esperanto kaj kuna fotado.

 

 

 

    S-ro Bharat emocie rakontis pri Zamenhof kaj pri sia vivo nepallingve. Li klarigis, kiel kaj kial Zamenhof kreis la lingvon, kiel la lingvo helpas homaron interkomuniki, kaj la utilon de la lingvo. Li ankaŭ iomete rakontis pri la historio de E-movado en Nepalo. Poste s-ro Mukunda parolis pri Esperanto kaj ĝia universaleco, kaj instigis junulojn lerni la lingvon. Li ankaŭ parolis pri sia intervujo en nacia televidkanalo pri Esperanto. S-ro L.P Agnihotri faris mallongan parolon tuŝante la temojn: kiel antaŭenigi la movadon, kiel daŭre sukcesigi renkontiĝojn kaj kio estas la utilo de renkontiĝoj por la movado. S-ino Indu parolis pri la logiko de la lingvo kaj siaj spertoj pri ĝi, dankis pionirojn de NEspA, ĉar ĉi-jare NEspA festis la 25-jaran jubileon. S-ro Navin lal Shrestha, estrarano de NEspA, parolis pri la nuntempa situacio de Nepalo kaj ĝia lingvodiverseco. Parashar, konsilanto de NEspA, ankaŭ parolis. Antaŭ ol fini la programon, s-ro Punja Acharja parolis pri la malfacilaĵo de diversaj lingvoj en la internaciaj renkontiĝoj kaj kunsidoj. Fine ni manĝis vespermanĝon preparitan de s-ro Bharat kaj s-ino Sharmila. NEspA dankas al ĉiuj partoprenantoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments