El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sekunda elŝuto de unu filmo

| 2015-12-17
Bookmark and Share

 

    La 15an de decembro en Wuzhen de Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio, inaŭguriĝis la ekspozicio "Interreta Lumo", unu el la brilaj punktoj de la Dua Monda Interreta Konferenco.

 

    Debuto de tekniko de la kvina-generacia Interreto kaj tiu de senŝofora aŭto estas okulfrapaj. Espereble, ke la kvina generacio de movebla telekomunikado kun la rapido de sekunda elŝuto de gigabajto estos efektivigita en la venontaj kvin jaroj. La teorie plej granda rapido de la kvara generacio de movebla telekomunikado povas atingi 100 megabajtojn po sekundo. 5G estas la mallongigo de la kvina generacio de movebla telekomunikado. La prototipo el la kompanio Ĉina Telekomuniko en la ekspozicio estas la plej rapida, kapabla elŝuti gigabajton en unu sekundo. Fakulo klarigas, ke unu gigabajto da datumoj ekvivalentas dekmilion-paĝan libron, unu filmon aŭ pli ol 100 kantojn en la datumaranĝo de MP3. Tio signifas, ke oni povas elŝuti filmon dum sekundo.

 

    Kian ŝanĝon 5G-tekniko alportas al ni? Ankaŭ laboranto el la kompanio Ĉina Telekomuniko ne povas doni precizan priskribon. "Necerteco estas pli miriga, same kiel aplikado de 4G-tekniko: ni ne supozis, ke la nombro de poŝtelefonaj retanoj tuj superis tiun de komputilaj retanoj, nek atendis, ke oni povas aĉeti ion per poŝtelefono, konsumi datumojn por vidi videaĵon kaj sendi voĉajn kaj tekstajn mesaĝojn." La laboranto diris, ke 5G-tekniko estos aplikebla en la venontaj kvin jaroj.

 

    Pli da aparatoj estos alireblaj al Interreto per 5G-tekniko, kiel ekzemple aŭto. En la ekspozicio debutas senŝofora aŭto el la kompanio Baidu kun hora rapido de cent kilometroj. Ĝi ankaŭ povas plenumi kompleksajn manovrojn per interreta navigado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments