Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Malfermiĝis la ruino-parko de la templo Granda Bao'en

| 2015-12-17
Bookmark and Share

La pagodo en la templo estas protektata konstruaĵo.
 
    La 16-an de decembro oficiale malfermiĝis al la publiko la ruino-parko de la templo Granda Bao'en, kiu situas ĉe la urbomuro konstruita en la dinastio Ming (1368-1644) en la urbo Nankino de la provinco Jiangsu, sudorienta Ĉinio. Kiel gardita konstruaĵo, la fama miljara pagodo kolor-glazurita estis "revivigita" en la ruino-parko. La templo estas unu el la plej longhistoriaj budhismaj temploj en Ĉinio, kaj funkciis kiel la centro de la religio en la dinastioj Ming kaj Qing. La kolor-glazurita pagodo havas la renomon kiel "unu el la 7 mirindaĵoj en mezepoko" pro la grandeco kaj delikateco kompareblaj kun Koloseo de Romo kaj Oblikva Turo de Pizo.
 
    En la ruino-parko prezentiĝas sub protekto miljara subtera palaco de la templo, restanta trairejo kun raraj murpentraĵoj, ŝtonaj skatoloj, feraj skatoloj, septrezora turo de Aŝoko, ora ĉerko, arĝenta ekstera ĉerko kaj aliaj trezoroj elterigitaj el la subtera parto. Oni komencis konstrui la parkon en 2012, kaj nun jam finkonstruiĝis protekto-zono de la ruino, muzeo de la templo kaj la pagodo. Per la konstruado de tiu ĉi parko oni celas eksponadi la ruinon, trovitajn antikvaĵojn kaj budhisman kulturon.


1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments